Pablo Iglesias Turrión

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la fondinto de la Socialista Partio de Hispanio vidu: Pablo Iglesias Posse.
Pablo Iglesias Turrión
Persona informo
Pablo Iglesias Turrión
Naskonomo Pablo Manuel Iglesias Turrión
Naskiĝo 17 de oktobro 1978
en Madrido, Madrida Regiono, Hispanio
Religio ateismo vd
Lingvoj hispanaitalaangla vd
Loĝloko Galapagar vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Partio Podemos
Subskribo Pablo Iglesias Turrión
Familio
Amkunulo Irene Montero vd
Profesio
Okupo politikisto • politikologo • politika komentisto • universitata instruisto • televida prezentisto vd
Laborkampo politikopolitika scienco • komunikilo vd
Aktiva en StrasburgoBruseloMadrido vd
Aktiva dum 1992– vd
Doktoreca konsilisto Heriberto Cairo Carou vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pablo Iglesias Turrión (Madrido, Hispanio 17-a de oktobro 1978 estas hispana politikisto, estro de la politika partio Podemos.

Pablo Iglesias estas profesoro de politika scienco en Komplutensa Universitato de Madrido, kiu unue famiĝis kiel televida programestro, gvidante programojn de politika debato en alternativaj elsendoj, kiel La Tuerka kaj Fort Apache.

Post la fortaj civitanaj protestoj en Hispanio kiuj kolektiĝis en la movado 15-M, li estis nomumita la unua kandidato de listo de partio Podemos por Eŭropaj balotoj 2014, kie ili surprize rezultis en kvara rango por la tuta lando.

En novembro 2014 li estis elektita la unua ĝenerala sekretario de Podemos. En 2015 li estis la unua kandidato de la partio por la ĝeneralaj balotoj en Hispanio, kie la partio kaj diversaj koaliciitaj fortoj atingis trian lokon, kun 69 deputitoj. Li estas deputito de tiam.

Post la balotoj de 2019, en 2020 la partio formis komunan registaron kun la Socialista Partio, kaj Iglesias estis nomumita vicprezidanto, kun respondecoj pri sociaj rajtoj.

En marto 2021 li demisiis kiel vicprezidanto de la registaro, por prezentiĝi kiel kandidatoj al la balotoj por la parlamento de la madrida regiono, pro la timo pri malbona rezulto por lia partio. Kvankam li sukcesis plibonigi la atenditan rezulton, tamen tiu estis ankoraŭ sufiĉe malbona (5a loko inter la partioj), kaj li demisiis kaj anoncis sian forlason el la politikaj respondecoj.

Kun sia kunulino Irene Montero, nuna ministro pri Egaleco en la hispana registaro, li havas tri malgrandajn filojn.