Josep Maria Terricabras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josep Maria Terricabras
Persona informo
Josep Maria Terricabras i Nogueras
Naskiĝo 12-an de julio 1946 (1946-07-12)
en Calella
Morto 16-an de aprilo 2024 (2024-04-16) (77-jaraĝa)
en Begur
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de BarcelonoUniversitato de Monastero vd
Profesio
Okupo politikistofilozofoverkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo nuntempa filozofio vd
Aktiva en ĜironoStrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr


Josep-Maria Terricabras i Nogueras (naskita en 1946 en Calella - 16-an de aprilo 2024) estis kataluna filozofo, akademiano, verkisto kaj politikisto kaj iama prezidanto de la lingvorajta kaj tradukarta komitato de PEN Internacia[1].

Magistro pri filozofio kaj beletristiko ĉe la Universitato de Barcelono. Doktoro pri filozofio kaj edukosciencoj ĉe la universitatoj de Barcelono kaj Monastero (Germanio). Esplor-restadoj ĉe la universitato de Monastero, ĉe St. John’s College en Kembriĝo (Britio) kaj ĉe la Universitato de Kalifornio, Berkeley (Usono).

Ekde 1995 membro de la Sekcio pri filozofio kaj sociaj sciencoj de Institut d'Estudis Catalans. Nuntempe profesoro pri filozofio ĉe la Universitato de Ĝirono (Katalunio). Krome estro de la Katedro Ferrater Móra de Pensement Contemporain. Fakulo pri nuntempa filozofio, precipe la verkaro de la aŭstra Ludwig Wittgenstein. Enkondukis en Katalunion la projekton Filozofio 6/18 (Philosophy for children). Direktis la aktualigon de la Vortaro pri filozofio de Josep Ferrater Mora.

Terricabras membras en la Societat Catalana de Filosofia. La plejmulto de liaj verkoj koncernas lingvofilozofion, logikon, konoteorion kaj etikon. Aktivas en la Revista de Catalunya kaj prezidas la sekvokomitaton de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj.

Membro de la Kataluna Nacia Asembleo, ekde majo 2014 parlamentano de Eŭropa Unio, kiel ĉefkandidato de la listo de la partio Esquerra Republicana de Catalunya.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Martinelli en la jara ALTE-kunveno, Heroldo de Esperanto, p.1, n-ro 15 (2214)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj