Kelta mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La arĝenta kaldrono de Gundestrup, Danio, montrante enskribaĵojn de la kelta mitologio.

La Kelta mitologio estas konata per serio de rakontoj de la religio de la keltoj dum la Ferepoko. Same kiel ĉe aliaj hindeŭropaj kulturoj dum tiu periodo, la unuaj keltoj havis mitologion politeisman kaj religian strukturon. En la keltaj popoloj tre kontaktintaj kun Romio, kiaj la gaŭloj kaj la keltiberoj, tiu mitologoi ne supervivis al la romia imperio, pro ties iompostioma konverto al kristanismo kaj pro la perdo de iliaj lingvoj, kvankam paradokse estis tra romiaj kaj kristanaj fontoj, samtempaj, kiel oni konas nun detalojn pri ties kredoj.

Kontraste, la keltaj komunumoj kiuj plutenis siajn identecojn laŭ politiko aŭ laŭ lingvo (kiaj la triboj de skotoj kaj bretonoj de la Brita Insularo) tranpasis almenaŭ restaĵojn de la mitologioj de la ferepoko, kiuj estis registritaj ofte jam skribe dum la Mezepoko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En galega[redakti | redakti fonton]

En hispana[redakti | redakti fonton]

En angla[redakti | redakti fonton]