Kritiko de pura racio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kritik der reinen Vernunft
philosophical work
Aŭtoroj
Aŭtoro Immanuel Kant
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1781
Ĝenro eseo
vdr
Kritik der reinen Vernunft.
Immanuel Kant, lekciante al rusiaj oficiroj — de I. Sojockina / V. Gracov, Kant-a Muzeo, Kaliningrado.

La Kritiko de Pura Racio (germane Kritik der reinen Vernunft) de Immanuel Kant, unuafoje publikigita en 1781, dua eldono en 1787, estis unu el plej influaj verkoj en la historio de filozofio.[1] Menciita ankaŭ kiel "unua kritiko" de Kant, ĝi estis sekvita en 1788 de la Kritiko de Praktika Racio kaj en 1790 de la Kritiko de Juĝo.

Kant esploris la naturon de racia scio, scio sur la bazo de la faktoj de la mondo raportitaj de la sensoj, kaj niaj raciaj pensoj pri tiaj faktoj. Laŭ Kant, la faktoj, eĉ kun la helpo de racio, estas sensencaj, nekompreneblaj. La menso, tamen, povas komprenigi la mondon per la sensoj ĉar ĝi aplikis la ideojn de spaco kaj tempo, ideoj kiuj ne estas la produkto de fakto aŭ racio, sed estas interpreto de la menso. Senso sen interpreto estas sensenca.

Sed eĉ tia sistemo de racia scio — fakto, racio, antaŭjuĝa interpreto — estas tro limigita: ĝi nur povas kompreni kaj scii la ŝajnaĵojn de la mondo, kiun Kant nomis fenomenoj. La vera realo, aĵoj kiel ili vere estas en si mem, sendepende de nia scio, li nomis noumenoj. Inter la noumenoj, la tri plej gravaj estas dio, la libereco de la volo kaj la senmorteco de la animo. Ĉi tiuj restas ekster la scipotenco de racia scio, de scienco. Ekzemple, scienco, laŭ Kant, ne povas pruvi nek malpruvi la ekzistecon de Dio. Kant montras la raciajn difektojn de antaŭaj pruvoj de Dio (precipe tiu de Anselmo, Tomaso de Akvino kaj Kartezio). Simile, la libereco de la volo kaj la senmorteco de la animo estas aferoj ekster la atingo de scienco, nun kaj por ĉiam.

Ĉi tiujn tri problemojn de metafiziko — Dio, libereco kaj senmorteco — Kant traktas en sia sekva kritiko, Kritiko de Praktika Racio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Graham Bird. (1995) Ted Honderich: The Oxford Companion to Philosophy. Oksfordo: Oxford University Press, p. 439. ISBN 0-19-866132-0.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Caygill, Howard (1995). A Kant Dictionary. Wiley-Blackwell. ISBN 0-631-17535-0.
  • Watkins, Eric (2005). Kant and the Metaphysics of Causality. Cambridge University Press. ISBN 0-521-54361-4.
  • Durant, Will. The Story of Philosophy, Chapter 6, pp. 329–379.
  • Luchte, James. Kant's Critique of Pure Reason. Bloomsbury Publishing, 2007. ISBN 978-0826493224

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]