Kritiko de Praktika Racio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Kritiko de Praktika Racio (en la germana Kritik der praktischen Vernunft) estas la dua el la tri kritikoj de Immanuel Kant, unuafoje publikigita en 1788. Ĝi sekvas la verkon Kritiko de Pura Racio kaj temas pri morala filozofio.

Tiu dua Kritiko plenumis gravan influon super la sekva disvolvigo en la kampo de etiko kaj morala filozofio, kiu komencis per la verko de Johann Gottlieb Fichte Doktrino de Scienco kaj iĝis, dum la 20a jarcento, la ĉefa referenca punkto por deontologia morala filozofio.

Kiel la filozofio de Kartezio komenciĝas per "Mi pensas...", tiu de Kant komenciĝas per "Mi devas...". Kie sensa kaj racia scio estas kondiĉa, limigita, specifa kaj malcerta, morala devo estas senkondiĉa, necesa kaj universala. Plue, morala devo estas rekte malkaŝita al la menso, per la voĉo de konscienco, ne malrekte per longa ĉeno de rezonado. Tial ĝi estas la certa fundamento de filozofio.

La principo, el kiu la moralo de Kant fluas, estas la senkondiĉa ordono:

Agu kvazaŭ la leĝo, laŭ kiu vi agas, fariĝus leĝo universala.

Ekzemple, "Ne ŝtelu" estas morala devo, ĉar se ĉiuj ŝtelas, ĉiuj efektive havas nenion, ĉar havado fariĝus malebla. La ordono aplikiĝas ne nur al homoj, sed al iu ajn inteligenta, racia estaĵo (eksterteranoj, robotoj, ktp).

De sia moralo, de praktika racio, Kant povis pruvi tion, kion li ne povis pruvi per pura racio, kiel implicitan en la naturo de moralo:

Libereco de volo[redakti | redakti fonton]

"Mi devas" kunportas, ke mi povas fari aŭ ne fari ion. Sen tia libereco, "Mi devas" kaj moralo ĝenerale fariĝus absurda.

Senmorteco de la animo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la animo ne povas plenumi la moralan devon en la nuna, karna, limigita vivo, tio implicas la ekzistecon de vivo por la animo post la morto de la korpo.

Ekzisteblo de Dio[redakti | redakti fonton]

Moralo implicas, unue, iun tute perfektan bonon kaj, due, leĝodonanton. Tiu estas Dio.

Kvankam Kant estis kristano kaj kredis, ke kristanismo estas la plej vera religio, lia interpreto estis tre abstrakta kaj racia, emfazinte ĝian moralon kaj foriginte multe de ĝia historia esprimo. Ekzemple, Kant komprenis la Triunuon (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) kiel etikan aserton, ne kiel kosmologian aserton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]