Booker T. Washington
Booker T. Washington | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Booker Taliaferro Washington | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1856 en Hale's Ford | |
Morto | 14-an de novembro 1915 (59-jara) en Tuskegee | |
Mortis pro | kardivaskulsistema malsano [#] | |
Tombo | Tuskegee University Campus Cemetery [#] | |
Etno | afrik-usonano [#] | |
Lingvoj | angla [#] | |
Ŝtataneco | Usono [#] | |
Alma mater | Hampton University [#] | |
Partio | Respublikana Partio [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patrino | Nataly Anette [#] | |
Gefratoj | John H. Washington • Amanda Washington [#] | |
Edz(in)o | Fannie Smith Washington • Olivia A. Davidson • Margaret Murray Washington [#] | |
Infanoj | Booker T. Washington, Jr. • Portia Washington Pittman • Ernest Davidson Washington [#] | |
Profesio | ||
Okupo | edukisto • verkisto • aŭtobiografo • pedagogo • entreprenisto • politikisto • homrajta aktivulo • instruisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Booker Taliaferro Washington (naskiĝis la 5-an de aprilo 1856, mortis la 14-an de novembro 1915) estis afrik-usona edukisto, aŭtoro, oratoro kaj konsilisto de pluraj prezidentoj de Usono. Inter 1890 kaj 1915, Washington estis hegemonia estro de la afrik-usona komunumo.
Washington estis el la lasta generacio de nigraj estroj naskiĝintaj en sklaveco kaj iĝis ĉefa porparolanto de la iamaj sklavoj kaj ties posteuloj, kiuj estis denove subpremitaj pro senrajtigo al voĉdonado kaj la diskriminacia leĝaro konita kiel Jim Crow en la epoko post la nomita Rekonstruo de Usono, ĉefe en la ŝtatoj de Suda Usono fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj. En 1895 lia Atlanta kompromiso alvokis eviti kontraŭstaron super segregacio kaj anstataŭe plie fidis al longdaŭra edukado kaj ekonomia avanco en la nigrula komunumo.