Giovanni Maria Visconti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Maria Visconti
2-a Duko de Milano
Regado 1402 - 1412
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1388 (1388-09-07)
en Abbiategrasso,  Italio
Morto 16-an de majo 1412 (1412-05-16) (23-jaraĝa)
en Milano,  Italio
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Katedralo de Milano vd
Familio
Dinastio Visconti vd
Patro Gian Galeazzo Visconti vd
Patrino Caterina Visconti vd
Gefratoj Filippo Maria Visconti • Valentina Visconti, Duchess of Orléans vd
Edz(in)o Antonia Malatesta of Cesena vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gian Maria VISCONTI (naskiĝis en Abbiategrasso, en la 7-a de septembro 1388 - mortis en Milano, en la 16-a de majo 1412) estis itala nobelo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Gian Galeazzo Visconti (1351-1402) kaj Katerina Visconti (1362-1404) kaj frato de Filippo Maria Visconti (1392-1447). Antaŭ la morto de sia patro li havigis al si la povon en 1402, havante nur 13 jarojn, sub la regeco de la patrino, kaj en malmulte da tempo la duklando diseriĝis. Inter la pluraj partioj disputantaj la teritoriojn, Facino Cane (1360-1412)(1360-1412)[1] estis la plej favorita. Profitante la kruelecon de Gian Maria, li sukcesis krei dubojn pri lia edzino Katerina, kiu arestiĝis en Monza, kie ŝi mortis en la 17-a de oktobro 1404, probable murdita. La duko estis fama dank'al siaj hundoj, kiuj estis trejnitaj por mortigi homojn.

En 1408, Gian Maria edziĝis al Antonia Malatesta el Cesena, filino de Karlo Malatesta, Senjoro de Rimini. Ili ne havis gefilojn.

Komploto, kreita de la milanaj partioj de la gibelinoj, leviĝis kontraŭ la Duko, kiam Facino Cane estis malsana en Pavio, kaj Gian Maria estis murdita antaŭ la Preĝejo de Sankta Gotardo[2], en Milano. La mortanta Facino devigis siajn oficirojn ĵuri apoge al Filippo Maria, frato de Gian Maria, kiu fakte sukcedis lin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj