Herodo Agripo la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herodo Agripo la 2-a
reĝo de Judujo
Ceteraj titoloj reĝo vasalo de Romo, filo de Herodo Agripo la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 28
en Romo
Morto ĉ. 100
en Romo
Tombo Judeo vd
Religio judismo vd
Nacieco juda
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Heroda dinastio vd
Patro Herodo Agripa la 1-a vd
Patrino Cypros vd
Gefratoj Berenice • Drusilla • Mariamne vd
Profesio
Okupo politikisto vd
reĝo de Kalkido (Libano)
Dum ekde 50 ĝis 53
reĝo de Bataneo kaj Trakonitido
Dum ekde 53
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Herodo Agripo la 2-a.

Herodo Agripo la 2-a estis romia reĝo de Judujo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kreskiĝinte en Roma, Herodo Agripo la 2-a ne sukcedis al la patro post ties morto ĉar tiam li estis tro juna kaj en Romo oni decidis ke la Romia Judujo estu regata rekte de romia "Procurator Augusti"[1]. Nur en la jaro 50 li obtenis la regnon (tetrarkion) de Kalkido, en Libano, okaze de la morto de sia onklo Herodo. Ricevinte la ŝarĝon elekti la ĉefsacerdotojn de Klaŭdio (53), li formovis la ĉefsacerdoton Ananon (kiu estis kondamniginta la kristanaron post la plendoj de loĝantoj de Jerusalemo.

Li perdis la tetrarkion en la jaro 53, ĉar konfidita pri pli vasta regno, kiu inkluzivis la Bataneon, la Trakonitidon kaj regionojn najbarajn al Libano, al kiuj aliajn aldonis Nerono.

Apostolo Paŭlo procesita. Pentraĵo de Nikolai Bodarevsky (1875). Flanke de Herodo lia fratino Julia Bereniko.

Li regis, ĉiam laŭ la volo de romianoj, kaj ankaŭ en la unua juda militribelo de 66 li provis konvinki la judojn kapitulaci; pro tio li estis kompensita de Romio per teritoriaj pligrandigoj. Pri la fino de lia reĝado mankas sufiĉaj informoj kaj ne certas la dato de lia morto.

La Nova Testamento rakontas pri lia renkonto kun Paŭlo de Tarso en la Agoj (ĉapitro 26) kie estas dirate ke tiu reĝo trovis Paŭlon senkulpa, sed lin sendis al la supera tribunalo de Romo laŭpete de Paŭlo mem.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prokuratoro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]