Cezareo de Filipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cezareo de Filipo
arkeologia loko • antikva urbo [+]

Koordinatoj33° 14′ 46″ N, 35° 41′ 36″ O (mapo)33.24611135.693333Koordinatoj: 33° 14′ 46″ N, 35° 41′ 36″ O (mapo)
HorzonoUTC+02:00 [+]

Cezareo de Filipo (Israelo)
Cezareo de Filipo (Israelo)
DEC

Map
Cezareo de Filipo
Vikimedia Komunejo:  Banias [+]
vdr
Palaco de Herodo Apripga la 2-a.

Cezareo de Filipo (latine: Caesarea Philippi) estas siria arkeologia loko. Hodiaŭ konata kiel Baniyas, kaj nun sub milita kontrolo israela. Ĝi situas je 55 kilometroj el Damasko, sur la deklivoj de Monto Hermono. Najbare de la antikva setleĵo eliras unu el la fontoj de la rivero Jordano (antikvtempe Nahal Hermon, hodiaŭ Banyas). La arkeologiaj elfosaĵoj de Cezareo de Filipo defalas ene de la Nacia Parko Hermono kaj estas grava turisma altiraĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Precipaj helenismaj regnoj: Ptolemea regno (bluo), Seleŭkio (flavo), Makedonio (verdo) kaj Epiro (rozkoloro).

La unua establiĝo de tiu kiu fariĝos Cezareo de filipo reiras al helenisma periodo. La originoj estas ligitaj al la establiĝo de porpreĝa loko starigita de suverenoj de la Ptolemea dinastio en la 3-a jarcento a.K.. La loko estis nomata Panea honore de Pajno, diaĵo de la senvivaj grundoj, kaj situas nemulte fore el la tero proksima al la maro, menciita de profeto Jesaja.[1]

Pri Panea oni parolas en la Historioj de Polibio okaze de la rakontoj pri la batalo de Panea okazinta en 198 a. K. inter la ptolomea armeo kaj tiu seleŭkia gvidita de Antioĥo la 3-a [2]. La venko de Antioĥo plifortigis la seleŭkian kontrolon, krom sur la Fenicio, sur Judeo ĝis la ribelo de la Makabeoj de 166 a.K.. Estis la Seleŭkidoj la starigantoj de la templo dediĉita al al dio Pajno.

Heroda epoko[redakti | redakti fonton]

En 120 a.K. Panea estis aneksita al la regno de Herodo la Granda, kiu konstruigis blankan marmoran templon dediĉitan al la romia imperiestro Aŭgusto. En 3 a.K. Filipo la tetrarko starigis sur la situo de Panea novan establiĝon, administran ĉefurbon de la regiono Bataneo.

En 14 p.K. Filipo donis al la urbo la nomon Cezareo, honore al la romia imperiestro Tiberio (kies kompleta nomo estis: Tiberio Julio Cezaro Aŭgusto). En sia verkaĵo Judaj Antikvecoj (Ioudaike arĥaiologia (93, "Judaj antikvaĵoj") Jozefo Flavio mencias la urbon per la nomo de Caesarea Panias, dum en la Nova Testamento ĝi eble estas indikata per Surmara Cezareo (Mateo 16, 13), urbo Cezareo "sur" la Maro Kinneret, kvankam la mencio pli probable povus aludi al la loko Ĉemara Cezareo ĉe la Mediteranea Maro.

Ĉe la morto de Filipo, en la jaro 33, Judujo estis aneksita al provinco de Sirio. En 61 la reĝo Herodo Agrippa la 2-a rebaptis la urbon per la nomo Neronio, omaĝe al la romia imperiestro Nerono, kiu restis uzata nur ĝis al jaro 68, nome ĝis la morto de tiu imperiestro. Dum la Unua Juda-Romia Milito Vespasiano surkampiĝis kun sia armeo en Cezareo de Filipo (67), el kio poste sturmis la judajn ribelulojn.[3]

Laŭ evangelioj[redakti | redakti fonton]

En la evangelioj oni rakontas ke Jesuo Kristo, dum siaj migradoj, rezidis kun sia disĉiploj en la vilaĝoj najbare de Cezareo. La urbo, aŭ ĝiaj najbaraĵoj, estas indikataj kiel loko en kiu okazis la dialogo de la tieldirita konfeso de Petro apostolo, en kiu la apostolo eksplicite rekonas en Jesuo la Kriston de la hebrea tradicio.[4] Aliloke oni rakontas la epizodon de virino de Panea kiu laŭlonge de 12 jaroj suferis sangofluon kaj estis mirakle sanigita de Jesuo.[5]

En 635 Paneo estis okupita de la islamaj armeoj kiuj praktike ĝin posedis ĝis la alveno de krucmilitista konkero de la Palestino (fine de la 11-a jarcento), kiu tamen finiĝis en 1164.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jesaia 8, 23.
  2. Polibio, Storie, Libro 16 paragrafo 18 - Perseus Digitital Library. TUFTS University (angle)
  3. Emil Schürer, Fergus Millar, The History of the Jewish People in the Age of Jesus Christ ("la historio de la juda popolo en la epoko de Jesuo Kristo"), eldonejo T & T Clark, Edinburgo 2000.
  4. Vidu: Marko 8, 27-33; Mateo 16, 23; Luko 9, 19-23
  5. Marko 5, 13, Mateo 9, 29, Luko 8, 43.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

John Francis Wilson, Caesarea Philippi: Banias, the Lost City of Pan, Londrono, I. B. Tauris, 2004, ISBN 1-85043-440-9. Frederic William Madden, History of Jewish Coinage, and of Money in the Old and New Testament, Charleston, BiblioBazaar, LLC, 2010, ISBN 1-142-56121-6. Géza Vermès, Emil Schürer, Fergus Millar, The History of the Jewish People in the Age of Jesus Christ - 175 BC-135 AD", ("la historio de la juda popolo en la epoko de Jesuo Kristo - 175 antaŭ ĝis 135 de nia erao"), eldonejo T & T Clark, Edinburgo, 2000, ISBN 0-567-09373-5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]