Ma Jian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ma Jian
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1953 (1953-08-18) (70-jaraĝa)
en Ĉingdaŭo
Lingvoj ĉinaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo verkistofotisto vd
Verkado
Verkoj Beijing Coma vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ma Jian (马建) estas ĉina romanverkisto, poeto, fotografisto, pentristo naskiĝinta en Qingdao (Ĉinio) la 18an de aŭgusto 1953.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li komencis sian karieron kiel ĵurnalisto je la servo de la propagando de la ĉinaj sindikatoj ĝis 1983. En 1986, li foriris el Pekino por Honkongo ĉar liaj satiraj verkoj estis tre malmulte aprezitaj de la ĉina registaro. En 1997 li foriris de Ĉinio al Germanio. De 1999 li ekloĝis en Londono. Laŭ Gao Xingjian Nobel-premio, Ma Jian estas « unu el la plej kuraĝaj kaj gravaj voĉoj de la nuna ĉina literaturo. »

  • La rakonto de la libro « La almozulino de Ŝigatze » okazas en Tibeto. Ma Jian ne idealigas la tibetan kulturon en tiuj kruelaj kaj kelkfoje ŝokantaj noveloj, en tiuj ĉi li elvokas la inceston. La libro estas malpermesita en Ĉinio, oficiale pro sia trivialeco kaj pro la de li prezentita bildo de la tibeta popolo.
  • En « Ĉinaj Nudeloj », romano, ties ago okazas en Pekino, Ma Jian rakontas la dialogon inter skribisto pagata de la Partio kaj profesia sangodonanto, kune vespermanĝantaj. Ilia amikeco tamen estas neprobabla, la skribisto havas nur revon : eniri en la « Grandan Vortaron de la Ĉinaj Aŭtoroj », kiam la alia riĉiĝas per sia laboro : helpi al la ĉinaj firmaoj por liveri siajn kvotojn da sango. Dum vespermanĝo la skribisto sciigas al sia amiko la freŝdatan mendon de la Partio : rakonti la historion de ordinara soldato oferanta sian vivon al la revolucia idealo, sed li ne sentas sin tre skribema pri tio, ĉar li pripensas tute alian libron pri la ĉiutage renkontataj homoj, ties vivo ŝajnas al li multe pli reprezentiva de Ĉinio, kiel li konas ĝin.
  • La ago de « Vojoj el ruĝa polvo » okazas je la komenco de la 1980-aj jaroj, kiam Ma Jian fuĝis pro riskoj de enkarceriĝo ligitaj al la kampanjo kontraŭ la « spirita polueco » (tio signifas kontraŭ la « burĝa liberalismo » de Deng Xiaoping). Ma Jian rakontas sian propran odiseadon tra Tibeto, la dezertoj aŭ la sudaj marbordoj de Ĉinio, laŭ li ne tolerema lando, kie la aŭtoritato estas « subprema kaj hipokrita ». En tiu longa periplo, ĉarete, buse kaj ofte piedire, li daŭrigas sian internan serĉadon, ligitan al la budhismo. Li skribas poemon en la urbo Golmud : rakonto de ĉino fremdigita al sia propra lando, rakonto de la pitoreska kultur-riĉa vojaĝo, la libro ebligas enprofundiĝi en profundan Ĉinion, ekkoni ĝiajn popolojn kaj ĝiajn minoritatojn.
  • La heroo de « Beijing Coma » vundita en junio 1989 dum la subpremado al la studenta movado, povas nur percepti la bruojn kaj la odorojn, kaj memori… La romano de Ma Jian priskribas tagon post tago la ribelon en la printempo 1989 sur la placo Tiananmen. Ĝi ankaŭ montras la evoluon de patrino fronte al la cinismo de la regantoj.

VERKOJ[redakti | redakti fonton]

  • 1987 La almozulino de Ŝigatze
  • 1990 Ĉinaj Nudeloj
  • 1999 Vojoj el ruĝa polvo
  • 2008 Beijing Coma
  • 2012 La ombra vojo

Tiu paĝo devenas de traduko de : https://fr.wikipedia.org/wiki/Ma_Jian