Dénes Pázmándy (1816)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Pázmándy
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1816 (1816-04-07)
en Kömlőd
Morto 24-an de januaro 1856 (1856-01-24) (39-jaraĝa)
en Baracska
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Dénes Pázmándy
Infano Dénes Pázmándy
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Dénes Pázmándy [dEneŝ pAzmAndi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pázmándy Dénes estis hungara politikisto, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szomor kaj somodor. Dénes Pázmándy [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1816 en Kömlőd. Li mortis la 24-an de januaro 1856 en Baracska.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Pázmándy studis komence en Reĝa Jura Akademio (Pozono), poste en Reĝa Universitato de Pest. En 1802 li advokatiĝis kaj eklaboris en la departementa administrado, kie li akiris paŝo post paŝo pli altajn rangojn. En 1825 li estis elektita parlamenta deputito, tial li dekomence partoprenis en la reforma movado. Post 3 jaroj li iĝis ankaŭ subdepartementestro. Ekde 1843 li estis unu el la ĉefoj de la modera liberala opozicio. Dum la Hungara revolucio de 1848 komence li estis elektita ĉefdepartementestro kaj ankaŭ membro de la senato. Kabineto Batthyány sendis lin kune kun László Szalay al la germana parlamento por strebi al la hungaraj interesoj. Li malsukcese diskutis kun Imperia Kortego de Habsburgoj en septembro. Li ne sekvis la hungaran registaron al Debrecen post okupado de Buda, tial li estis arestita en aprilo de 1849. Lajos Kossuth aranĝis enketon kontraŭ li, sed poste li estis liberigita fare de Sebő Vukovics. Post la revolucio li retiriĝis al sia bieno.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • parlamentaj paroladoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]