Kálmán Ghyczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kálmán Ghyczy [gici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ghyczy Kálmán estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ghiczi, assai, ablanczkürthi, lia frato estis Ignác Ghyczy.

Kálmán Ghyczy
Memortabulo pri Kálmán Ghyczy

Kálmán Ghyczy [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1808 en Hungara reĝlando en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 28-an de februaro 1888 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Ghyczy akiris juran diplomon, en 1843 li iĝis parlamenta deputito. En la sekva jaro li estis subdepartemetestro. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis parlamentano, eĉ subministro en Kabineto Batthyány. Post falo de la revolucio li ne politikadis, nur ekde 1861. Inter 1874 kaj 1875 li estis ministro pri financo, kie li havis la taskon altigi la impostojn. Post la abdiko li estis prezidanto de la parlamento. Ekde 1885 li politikadis en la senato.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]