Josef Freinademetz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Josef Freinademetz
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1852 (1852-04-15)
en Badia
Morto 28-an de januaro 1908 (1908-01-28) (55-jaraĝa)
en Ĝjining
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vitralo kun Freinademetz en la kirko de Vieno-Liesing

Josef Ujöp FREINADEMETZ (naskiĝinta en la 15-an de aprilo 1852 en Badia, mortinta en la 28-a de januaro 1908 en Daizhuang/Ĝjining) estis aŭstra misiisto en Ĉinio. Li estas sanktulo katolika.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de ladinlingva kamparano frekventis la gimnazion en Brixen kaj studis samloke filozofion kaj teologion. Li ordinitis en la 1875-a jaro kaj deĵoris du jarojn kiel subpastro en St. Martin in Thurn. Poste li aliĝis al la Societo de la Dia vorto, kongregacio misia el Steyl. En 1879 li iris kune kun Johann Baptist von Anzer kiel unua misiisto de la nova fondita kongregacio en Ĉinion. Tie li servis ne tute 30 jaroj sen interrompo kiel misiisto en la suda parto de la provinco Ŝandongo, ripetfoje en gravaj pozicioj (administranto, provikaro, provinciestro).

Kun Anzer li metis la fundamenton por la tuta tiea misiado. Malgraŭ multo da malfacilaĵoj (murdo de 2 misiistoj en 1897; Boksista ribelo en 1900) la misio floris nekredeble. La nombro de la kristanoj kreskis de 158 en la 1882-a jaro al ĉ. 46.000 en la 1908-a jaro! Freinademetz ankaŭ tre zorgis pri la trejnado de loka klerularo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Pro siaj eksterordinareco, klereco, mildeco kaj boneco li altestimitis ĉe misiistoj kaj lokuloj. Ankaŭ la oficialaj ĉinaj instancanoj ege ŝatis lin. Kiam postmorte la famo pri sankteco pli kaj pli disvastiĝis kaj en Ĉinio kaj en Tirolo, startis la proceso pri beatigo. Sanktulo li proklamitis en 2003 fare de Johano-Paŭlo la 2-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]