Imre Csáky (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Csáky
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1882 (1882-02-16)
en Bijacovce
Morto 22-an de majo 1961 (1961-05-22) (79-jaraĝa)
en Santa Cruz de Tenerife
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Albin Csáky
Frat(in)o Károly Csáky
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr

Grafo Imre Csáky [ĉAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáky Imre estis hungara politikisto, ministro, diplomato. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis körösszegi kaj adorjáni. Lia patro estis Albin Csáky.

Imre Csáky [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1882 en Hungara reĝlando en Szepesmindszent (nuntempa Bijacovce en Slovakio). Li mortis la 22-an de majo 1961 en Santa Cruz de Tenerife.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Csáky frekventis diplomatian akademion en Vieno, poste li eklaboris sinsekve en Dresdeno, Sankt-Peterburgo, Berlino, Bukareŝto, Varsovio. En 1917 li ricevis postenon en ministerio pri eksteraj aferoj. Li partoprenis en Traktato de Brest-Litovsk. En 1920 li estis membro de la hungara pacdelegacio, kie li strebis por la francaj-hungaraj politika kaj ekonomia amikecoj, eĉ li estis ministro pri eksteraj aferoj 3 monatojn. Tiu politiko fiaskis, tial li abdikis, sed li ricevis aliajn diplomatiajn taskojn. Csáky estis persekutita dum la socialismo pro apogo de Miklós Horthy, eĉ li pasis multajn jarojn en malliberejo. Li mortis survoje al ekzilo al Venezuelo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]