Franca Komedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de teatro: la Comédie-Française (akvarelo de A. Meunier, Parizo, 18a jarcento).

Franca Komedio aŭ iam Franca Teatro (en franca Comédie-Française kaj respektive Théâtre Français) estas nacia teatrejo de Francio, situanta en la 1-a arondismento de Parizo de Parizo. Estas rekte subvenciita de la ŝtato, kaj estas la nura ŝtata teatrejo kiu disponas el stabila aktorara trupo.

La dramaturgo plej konata asociita kun la Comédie-Française estas Molière. Li estas konsiderata patrono de la francaj aktoroj; tamen li mortis sep jarojn antaŭ la inaŭguro de La Maison de Molière, kiel estas konata krome la Comédie-Française. La bonkvalito de la produktaĵoj de la Comédie kaj la alta preparado de ties aktoroj faras ĝin institucio ege respektata tutmonde. La historio de la Comédie estas longdaŭra, kaj ĉar temas pri publika teatro, kaj altprestiĝa, ĝi estas tre aprezata inter francoj. El la Comédie Française eliris geaktoroj kiaj Adrienne Lecouvreur, François Joseph Talma, Rachel, Sarah Bernhardt, Coquelin, Marguerite Moreno, Jean-Louis Barrault, Madeleine Renaud, Louis Jouvet, Edwige FeuillèreJeanne Moreau.

La Comédie-Française estis fondita pere de dekreto de Ludoviko la 14-a de la 24-a de aŭgusto de 1680 por kunigi la du parizajn teatrokompaniojn tiamajn, nome tiu de la Hôtel Guénégaud kaj tiu de la Hôtel de Bourgogne. La repertuaro de la epoko konsistis en kolekto de teatraĵoj de Molière kaj de Jean Racine, same kiel kelkaj malmultaj verkoj de Pierre Corneille, Paul Scarron kaj Jean Rotrou.

La 3an de septembro de 1793, dum la Franca Revolucio, la Comédie-Française restis fermita pro ordono de la Komitato por publika savado kaj la aktoroj estis enprizonigitaj. La 31an de majo de 1799, la nova registaro malfermis la Salle Richelieu kaj permesis al la aktoroj revivigi la trupon.

La Comédie-Française havas en la aktualo repertuaron de 3000 teatraĵoj kaj tri teatrejojn en Parizo (Salle Richelieu, ĉe la Palais Royal; la Théâtre du Vieux-Colombier; kaj la Studio-Théâtre).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 48° 51′ 49″ N 2° 20′ 09″ O / 48.86361 °N, 2.33583 °O / 48.86361; 2.33583 (mapo)