Harry Lange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harry Lange
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1930 (1930-12-07)
en Eisenach
Morto 22-an de majo 2008 (2008-05-22) (77-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo ĉefdekoraciisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Harry LANGE (vere: Hans Kurt Lange; naskiĝinta en la 7-a de decembro 1930 en Eisenach, mortinta en la 22-a de majo 2008 en Oksfordo) estis germana-usona scenaranĝisto por filmartaĵoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lange studis en la malfruaj 1940-aj jaroj arton en FRG kaj elmigris Usonon. Tie li servis ĉe la usona aerarmeo dum la Korea milito dezajnante trejnadmaterialon por pilotlernejoj. En 1950 li estis sekciestro ĉe NASA kie li eksdungiĝis en 1965.

En 1968 dungis lin Stanley Kubrick por fari dezajnaĵojn por la filmo 2001: A Space Odyssey. Lange laboris por tio ĉi ne tute tri jarojn kaj iĝis kandidato por Oskar-premio (sekcio scenaranĝo]]. Poste li laboris por la unua filmo de la serio Star Wars A New Hope kaj havis la duan kaj lastan kandidatecon por Oskar-premio. Ankaŭ ĉe ties kontinuigo The Empire Strikes Back el la 1980-a jaro li estis en la teamo de la kreintoj (el la 1980-a jaro ).

Lange ankaŭ kunlaboris kun la scienculo Wernher von Braun kaj ilustris ties libron History of Rocketry & Space Travel (Novjorko: Crowell, 1975). Geschichte der Raketentechnik und Raumfahrt.

En 2005 li mortis de apopleksio. Li postlasis edzinon kaj du filojn, Erik kaj John. La laste menciita estas kuratoro ĉe muzeo en Oksfordo. Daisy, la edzino de Lange, ankaŭ inspiris la lastan scenon en 2001: A Space Odyssee kie la fikcia komputilo HAL 9000 startas kaj la la roboto kantas Daisy, Daisy.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1968: 2001: A Space Odyssey
  • 1972: Z.P.G.
  • 1979: James Bond 007: Moonraker
  • 1980: Superman II
  • 1980: Star Wars: Episode V - The Empire Strikes Back
  • 1981: The Great Muppet Caper
  • 1982: The Dark Crystal
  • 1983: The Meaning of Life
  • 1983: Star Wars: Episode VI – Return of the Jedi
  • 1985: Mussolini: The Untold Story
  • 1986: Hyper Sapien: People from Another Star
  • 1990: The Plot to Kill Hitler

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1969: British Academy Film Award
  • 1969: Kandidateco pri Oskar-premio
  • 1981: Kandidateco pri Oskar-premio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]