Géza Losonczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Losonczy
Persona informo
Losonczy Géza
Naskiĝo 5-an de majo 1917 (1917-05-05)
en Érsekcsanád
Morto 21-an de decembro 1957 (1957-12-21) (40-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Komunista Partio vd
Memorigilo Géza Losonczy
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Géza Losonczy [loŝonci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Losonczy Géza estis hungara politikisto, vicĉefministro, parlamentano, ĵurnalisto, martiro.

Géza Losonczy [1] naskiĝis la 5-an de majo 1917 en Érsekcsanád. Li mortis la 21-an de decembro 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Losonczy frekventis gimnaziojn en Baja, Cegléd, Hajdúböszörmény, poste universitatojn en Debrecen kaj Besançon. En Francio (poste ankaŭ en Hungario) li aliĝis al la komunistoj. En 1940 li laboris en redaktejo de Népszava, post 2 jaroj li agadis en la subtera komunista movado. Post la 2-a mondmilito li redaktis la plej gravan komunistan ĵurnalon. Inter 1949 kaj 1951 li estis parlamenta deputito, samtempe subministro, poste li pasis 3 jarojn en prizono pro falsaj akuzoj. Liberiĝinta li aliĝis al rondo de Imre Nagy (politikisto), samtempe li establis Rondon Petőfi. En 1955 oni nuligis la akuzojn, sed tiutempe li estis malsana pro la prizonaj jaroj. Dum la Hungara revolucio de 1956 Nagy nomumis lin vicĉefministro spite tion, ke li akre kritikis reenkondukon de sistemon de la plurpartioj. Post falo de la revolucio li denove estis akuzita, sed li mortis en prizono. En 1989 li ricevis solenan reentombigan ceremonion.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabuloj en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]