Ferenc Kárpáti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Kárpáti
Persona informo
Naskonomo Kurej Ferenc
Naskiĝo 16-an de oktobro 1926 (1926-10-16)
en Putnok
Morto 27-an de septembro 2013 (2013-09-27) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj rusahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Kárpáti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kárpáti Ferenc estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, altranga oficiro, profesoro.

Ferenc Kárpáti [1] Arkivigite je 2013-10-02 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de oktobro 1926 en Putnok. Li mortis la 27-an de septembro 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Kárpáti estis simpla laboristo en sia naskiĝurbo en 1944. En la sekva jaro li aliĝis al la komunistoj, poste li ricevis partian postenon. Li aliĝis al la armeo en 1948, poste li frekventis trimonatan oficiran kurson, li iĝis leŭtenanto en la sekva jaro. Li lernis ankaŭ en la akademio inter 19511953, poste li estis jam majoro. En 1955 li eklernis en akademio en Moskvo, kiun li interrompis pro Hungara revolucio de 1956 kaj li hejmenvenis kaj li aliĝis al stabo de János Kádár. Komence li laboris en la ministerio, poste li estis katedresro en la akademio. Ekde 1958 li ricevis ankaŭ signifajn partiajn postenojn. Inter 1970 kaj 1985 li estis subministro. Li estis parlamenta deputito inter 1970-1990, ekde 1985 li estis ministro pri defendo. Politike li komencis paŝi al NATO, en 1989 li jam estis civila ministro. En la sekva jaro li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Puskalövés nélkül... (Sen pafo), (2011) - memuaro

Fontoj[redakti | redakti fonton]