Ivete Sangalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivete Sangalo
Persona informo
Naskonomo Ivete Maria Dias de Sangalo
Aliaj nomoj Veveta
Naskiĝo 27-an de majo 1972 (1972-05-27) (51-jaraĝa)
en Juazeiro
Lingvoj portugala
Loĝloko Salvador de Bahio
Ŝtataneco Brazilo
Subskribo Ivete Sangalo
Familio
Edz(in)o Davi Moraes
Okupo
Okupo kantistoaktoro • televida aktoro • modelo • DJ producer
TTT
Retejo http://www.ivetesangalo.com
vdr

Iberê Maria Dias de Sangalo (naskiĝinta la 27-an de majo 1972 en Juazeiro, Bahio), konata kiel Ivete Sangalo, estas brazila kantistino kaj komponistino de aŝeo. Ŝi atingis kiel kantistino de la bando Banda Eva grandan konatecon en Brazilo. En sia tempo ĉe la Banda Eva la bando vendis proksimume 4 milionojn lumdiskojn. En 1999 Sangalo forlasis la bandon kaj aktivas ekde tiam soliste.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam en la lernejo Sangalo komencis ludi gitaron kaj kanti. Post la morto de siaj patro kaj frato Sangalo translokiĝis en la aĝo de 16 jaroj al Salvador de Bahio, kie ŝi laboris kiel manekeno kaj komizo. Jaron poste ŝi komencis kantprezenti en malgrandaj trinkejoj kaj klubejoj. Post kiam ŝi estis prezentinta en pluraj spektakloj kaj koncertoj, ŝin malkovris la produktisto Jonga Cunha. Ekde tiam ŝi estis kantisto de Banda Eva. En 1992 ŝi gajnis en Salvador la muzikpremion Troféu Dorival Caymmi. Post kiam ŝi estis publikiginta ses lumdiskojn kun Banda Eva, ŝi komencis en 1999 sian solistan karieron.

Muzike influis Sangalon aparte Elis Regina kaj Gilberto Gil. Per sia klarkontura, profunda voĉo Sangalo kantas ĉefe aŝeo-muzikon kaj samboregeon. En 2005 ŝi gajnis je la konkurso Grammy en Usono pri latinamerika muziko la premion pro la plej na tradicia brazila albumo. Ankaŭ en Brazilo mem ŝi ricevis multajn distingojn kaj validas kiel unu el la plej popularaj kantistinoj.

Ekde la komenco de ŝia solokariero vendiĝis pli ol 14 milionoj albumoj de Sangalo. Ŝi estas la vizaĝo de pluraj reklamagadoj, inter aliaj de TAM kaj Danone. Krom tio ŝi kunlaboris en flankaj roloj en la brazila televido kaj je kinofilmoj.

Ekde la 2-a de oktobro 2009 Sangalo patrinas por filo.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Ivete Sangalo kun Banda Eva[redakti | redakti fonton]

  • 1993: Banda Eva
  • 1994: Prá Abalar
  • 1995: Hora H
  • 1996: Beleza Rara
  • 1997: Banda Eva ao vivo
  • 1997: O Melhor da Banda Eva
  • 1998: Eva, Você e Eu

Ivete Sangalo soliste[redakti | redakti fonton]

  • 1999: Ivete Sangalo
  • 2000: Beat Beleza
  • 2001: Festa
  • 2002: Se Eu Não Te Amasse Tanto Assim
  • 2003: Inocentes em Progresso
  • 2004: MTV ao vivo Ivete Sangalo
  • 2005: Novo Millennium
  • 2005: As Supernovas
  • 2005: A Arte de Ivete Sangalo
  • 2006: O Melhor de Ivete Sangalo
  • 2007: Ivete no Maracanã
  • 2008: Perfil
  • 2008: Sem Limite
  • 2008: A Casa Amarela
  • 2009: Registro Pode Entrar Ivete Sangalo
  • 2010: Ivete Sangalo no Madison Square Garden
  • 2011: Baladas da Ivete
  • 2012: Real Fantasia

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]