Ernst Dieffenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernesto Difenbaĥo
(1811-1855)
Alegorio: Ernesto Difenbaĥo atingas la pinton de la Monto Egmont
Alegorio: Ernesto Difenbaĥo atingas la pinton
de la Monto Egmont
Persona informo
Ernst Dieffenbach
Naskiĝo 27-a de januaro 1811
en Giessen,  Germanio
Morto 1-a de oktobro 1855
en Giessen,  Germanio
Lingvoj germana vd
Loĝloko Hesio-Darmstadt • Kolonio de Nov-Zelando vd
Ŝtataneco Hesio-Darmstadt vd
Alma mater Universitato de Gießen
Profesio
Okupo botanikistokuracisto • malakologo • universitata instruisto • geologo • etnologo • esploristo vd
Verkado
Verkoj Travels in New Zealand with contributions to the geography, geology, botany, and natural history of that country vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Karl Ernst Dieffenbach (1811-1855) estis germana kuracisto, geologo kaj naturalisto. Li estis la unua sciencisto kun altstara gradigo kiu vivis kaj laboris en Nov-Zelando, lando kie li larĝe vojaĝis sub la aŭspicoj de la Nov-Zelanda Kompanio[1]. En 1841, li reiris al Eŭropo kaj publikigis la verkon Travels in New Zealand (Vojaĝoj tra Nov-Zelando, 1843), kie li raportas la rezultojn de sia esploroj pri la geografio kaj naturhistorio de tiu regiono. Li korespondis kun Charles Darwin[2] kaj tradukis en la germanan kelkaj libroj de ĉi-aŭtoroj.

Li studis Medicinon en la Universitato de Gießen[3] kaj estis indikita, laŭ rekomendo de Richard Owen (1804-1892), por fari ekspluatekspedicion al Nov-Zelando, organizitan de la Nov-Zelanda Kompanio. Li estis selektita de la Reĝa Geografia Societo[4], por enŝipiĝi kiel kirurgo, naturalisto kaj esploristo surborde de la skuno Tory, kiu ekiris en ekspluatvojaĝo por taksi la ĉefajn riĉajojn de Nov-Zelando kaj ricevi la britajn koloniistojn. Lia tasko estis prepari raportojn por la Nov-Zelanda Kompanio, entenantajn lernobjektojn kiuj variis inter la vulkanologio, meteorologio, kaj konduto de la tajdoj rilate al flaŭro kaj faŭno krom la karakterizaĵoj de la grundo.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]