Anders Nordström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anders Nordström
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1960 (1960-03-09) (64-jaraĝa)
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo politikistokuracisto
vdr

Anders Nordström (naskiĝis la 9-an de marto 1960) estas sveda kuracisto kiu servis kiel intertempa Ĝenerala Direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) de la 22-a de majo ĝis la 8-a de novembro 2006.

Nordström trejniĝis kiel kuracisto ĉe la medicina universitato Karolinska Institutet de Stokholmo kaj havas sperton pri planado kaj strategia direktigo de nacia kaj internacia prisana politiko. Nordström laboris kun la Sveda Ruĝa Kruco en Kamboĝo kaj kun la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco en Irano. Li ankaŭ dum pli ol 12 jaroj laboris por la Sveda Agentejo pri Internacia Evolua Kunlaboro (SIDA), inkluzive de 3 jaroj en Zambio.

En 2002, li estis la intertempa ekzekuta direktoro de la Tutmonda Fonduso por batalado de aidoso, tuberkulozo kaj malario. Li iĝis Asistanta Ĝenerala Direktoro de la MOS en julio 2003 kaj, en majo 2006, la morto de Lee Jong-wook fariĝis intertempa Ĝenerala Direktoro. Pli poste nomita Asistanta Ĝenerala Direktoro de MOS pri sansistemoj kaj -servoj, unu el liaj ĉefaj kontribuoj estis antaŭenigi plibonigon de la pago kaj la laborkondiĉoj de la dungitaro en sanservoj, precipe por landoj de malaltaj enspezoj.

Li estis Ĝenerala Direktoro de la Sveda Agentejo pri Internacia Evolua Kunlaboro (SIDA) de januaro 2008 ĝis majo 2010. Tiam li maldungiĝis pro polemiko pri fraŭdo kaj korupto en la agenteja evoluhelpa programo en Zambio, pri kiu oni politike respondecigis lin.