Bob Geldof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bob Geldof
Bazaj informoj
Naskonomo Robert Frederick Zenon Geldof
Naskiĝo 5-an de oktobro 1951 (1951-10-05) (72-jaraĝa)
en Dún Laoghaire
Edz(in)o Paula Yates
Ĝenroj Rokmuziko, Punka rokmuziko, Nova ondo
Profesio kantisto, kantverkisto
Instrumentoj Voĉa muziko, Gitaro, Saksofono
Aktivaj jaroj 1975–nuntempo
Parencaj
temoj
Boomtown Rats
Retejo www.bobgeldof.com
Persona informo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Irlando
Alma mater Blackrock College
Familio
Patro Bob Geldof
Patrino Evelyn Weller
Edz(in)o Paula Yates
Infanoj Peaches Geldof • Pixie Geldof • Fifi Trixibelle Geldof
Okupo
Okupo kantaŭtoroaktorokantistoverkisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://bobgeldof.com
vdr

Bob GELDOF, plennome: Robert Frederick Zenon Geldof (naskiĝis la 5-an de oktobro, 1954) estas irlanda kantisto kaj verkisto de kantoj.

Geldof meze de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento konatiĝis kiel kantisto de la bando Boomtown Rats. En 1978 ili havis unuan furorkanton, Rat trap; ilia sekvanta furorkanto, I don't like Mondays, estis la plej grava. Geldof jam rapide iĝis kolora reprezentanto de la rok-muziko

La Boomtown Rats ne longe restis konataj, kaj kiam Geldof en novembro 1984 ricevis mesaĝon pri la infanoj mortantaj pro malsano en Etiopio, li promesis al si mem fari ion pri tio. Sciante ke li ne kapablus mem tion fari, li kune kun Midge UREe (de la muzikbando Ultravox) la kanton Do they know it's Christmas? [Ĉu ili scias ke estas Kristnasko?], kaj kune kun kolegoj el la muzika mondo sub la nomo Band Aid kolektis monon por la tria mondo. La ideo estis en la tuta mondo transprenita: en Usono per USA for Africa kun la kanto We are the world, verkita de Michael Jackson kaj Lionel Richie.

Geldof poste organizis gigantan koncerton por la bona faro, Live Aid, kiu alportis pli ol 140 milionoj da eŭroj por projektoj en Afriko. Apud tio li vojaĝis tra la tuta mondo por kolekti monoj.

Geldof estis nomumita por la nobelpremio de paco kaj ricevis honoran kavaliran titolon de Elizabeto la 2-a. Ĉar li ne estas loĝanto de Britio, li oficiale ne rajtas sin nomi 'Sir', sed multaj homoj tamen por li uzas tiun titolon.

Kune kun la muzikbando U2 de Bono li de tiam investis multe de sia tempo al kampanjoj por repuŝi la ŝuldoŝarĝon de Afriko.

Je la 2a de julio 2005 Bob Geldof organizis kune kun Midge Ure Live 8, serion de senpagaj koncertoj en la G8-landoj plus Sud-Afriko. La koncertoj celis favore influi la decidon de la G8 en Skotlando rilate la la ŝuldoŝarĝon de Afriko. Tiuj koncertoj koincidis kun la 20-jariĝo de Live Aid. Apude Bob Geldof organizis manifestaciojn nomitaj Make Poverty History.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]