Ŝirvani Kostojev

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝirvani Kostojev ruse Ширвани Устарханович Костоев
Naskiĝo 15-an de aprilo 1923 (1923-04-15)
en Galaŝko, Ĉeĉena-Inguŝa ASSR, RSFSR, Sovetunio
Morto la 6-a de aŭgusto 1949
en Jelgava, Latva SSR, Sovetunio
Soldata kariero
Rango: supera leŭtenanto
Tempo de deĵoro: 1941-1949
Speco: Aerarmeo de Sovetunio
Komandis al: aviada ĉenero
Militoj: Granda patriota milito
Bataloj: Sturmo de Berlino
Medaloj: medalo «Ora Stelo», ordeno de Ruĝa Standardo, ordeno de la Patriota milito de la 1-a rango, ordeno de la Patriota milito de la 2-a rango, ordeno de la Ruĝa Stelo
vdr

Ŝirvani Kostojev (ruse Ширвани Устарханович Костоев; la 7-a de februaro 1923, Galaŝko, Ĉeĉena-Inguŝa ASSR, RSFSR, Sovetunio — la 6-a de aŭgusto 1949, Jelgava, Latva SSR, Sovetunio) estis supera leŭtenanto, komandestro de sturmoĉenero de aviada regimento, partopreninto de la Granda patriota milito, Heroo de Rusio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en 1923 en inguŝa vilaĝo Galaŝko. Finis tie mezlernejon. Frekventis aeroklubon[1].

En majo de 1941 li estis mobilizita de la urba militkomisarejo de Ordĝonikidze kaj sendita al la Krasnodara unuigita milita aviada lernejo, kiun li finis en 1942. Li servis en rezervaj regimentoj en Saratovo, poste en Ĉita[1].

En 1942 li estis sendita al fronto kie flugis en Il-2. Li faris pli ol 100 batalflugojn, trifoje estis vundita.

Dum la Kurska batalo Ŝirvani Kostojev kun sia partnero Asmolov ekstermis 11 tankojn en vilaĝo Proĥorovko[2]. Foje, dum reveno post batalo lia sturmaviadilo estis atakita de tri malamikaj aviadiloj. Li paffaligis unu Heinkel, aliaj forflugis, sed ankaŭ lia aviadilo estis grave damaĝita. Tamen li sukcesis alterigi la preskaŭ senfueliĝintan aviadilon kun 17 truoj en la ŝelo[2].

Laŭ aliaj fontoj, li estis sendita al la fronto nur aŭtune de 1944, ene de la 64-a sturma aviadila regimento. En urbo Gorkij la aviadilistoj ricevis sturmaviadilojn Il-2, produktitajn en loka fabriko kontraŭ mono, kolektita de loĝantoj de Ivanova provinco[1].

Do laŭ tiu ĉi versio la unuan batalflugon li faris komence de oktobro 1944. Ĝis januaro 1945 starŝino Kostojev jam faris 13 batalflugojn, detruinte du tankojn, kvin kamionojn, tri kontraŭaviadilajn kanonojn kaj mortiginte kelkdek malamikajn soldatojn. En februaro 1945 li estis honorigita per la ordeno de la Ruĝa Stelo, kiu estis lia unua batalpremio[1].

Eksteraj objektoj
Ŝirvani Kostojev en milita uniformo

Kostojev partoprenis en liberigo de Belorusa SSR batalante en la 3-a Belorusa fronto[1], ankaŭ de Baltio kaj Orienta Prusio. En aprilo 1945 apud Kenigsbergo li dronigis germanan ŝipon sur kies ferdeko troviĝis 125 naziaj militistoj. Samloke li detruis la duan malamikan aviadilon — Focke-Wulf Fw 190 Würger[2]. Poste lia regimento partoprenis en la Berlina ofensiva operaco. Kelkajn tagojn antaŭ la kapitulaco de la Nazia Germanio li paffaligis la trian aviadilon — Messerschmitt[2]. La lastan batalon li partoprenis la 8-an de majo 1945, kiam dum tri flugoj li detruis tankon, memmovan kanonon kaj bombokanonan baterion[1].

La 19-an de majo regimentestro proponis lin al honorigo kiel Heroo de Sovetunio, ĉar li jam faris 92 sukcesajn batalflugojn[1]. Sed la propono estis malaprobita. Eble tion kaŭzis ioma manko de flugoj (ordinare cent batalflugoj estis konsiderata minimuma nombro) aŭ lia aparteno al la reprezalita inguŝa etno[1]. Kiel valora aviadilisto li ne estis revokita de la fronto eĉ en 1944 dum deportado de la inguŝoj. En 1945 li vizitis parencojn, kiuj estis ekzilitaj al Kazaĥa SSR kaj loĝis apud Almato, kaj laŭeble helpis al ili[1].

Tamen li estis plurfoje premiita kaj ricevis plurajn ordenojn: ordeno de la Ruĝa Stelo (la 4-an de februaro 1945), ordeno de la Patriota milito de la 2-a rango (la 1-an de aprilo 1945), ordeno de Ruĝa Standardo (la 18-an de majo 1945), ordeno de la Patriota milito de la 1-a rango (la 16-an de junio 1945)[1].

Post la milito li servis en la Aerarmeo de Sovetunio en Balta militdistrikto kie okupiĝis pri edukaj aferoj kaj elprovaj flugoj.

Ŝirvani Kostojev pereis la 6-an de aŭgusto 1949 dum elprova flugo kaj estis enterigita en urbo Jelgava, Latva SSR[1]. La 8-an de majo 1997 li estis resepultita en la milita komuna tombejo en la sama urbo[3].

Laŭ iniciato de la Popola Asembleo de Respubliko Inguŝio[4], pro kuraĝo kaj heroeco dum la batalado kontraŭ naziaj okupantoj en la Granda patriota milito, la prezidanto de Rusio per ukazo N 679 de la 6-a de aŭgusto 1995 honorigis Ŝirvani Kostojev kiel Heroo de Rusio[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]