Karl Wlaschek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Wlaschek
Persona informo
Naskonomo Karl Rudolf Wlaschek
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1917 (1917-08-04)
en Vieno
Morto 31-an de majo 2015 (2015-05-31) (97-jaraĝa)
en Graz
Tombo Palais Kinsky
Ŝtataneco Aŭstrio
Infanoj 2
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr
Billa-vendejo en Himberger-strato, Vieno, en 2006

Karl WLASCHEK (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1917 en Vieno, mortis la 31-an de majo 2015 en Graz) estis aŭstra entreprenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la Dua mondmilito Wlaschek laboris sub la pseŭdonimo "Charly Walker" kiel pianisto kaj bandestro (i.a. en Tirolo kaj Salcburgio). En 1953 li malfermis en Margareten, la 5-a urbodistriko de Vieno, etan drog- kaj parfumvendejo kie li vendis artikolojn markajn je prezoj malaltaj. Tiun koncepton li adoptis por nutraĵoj kaj metis tiel la fundamenton por daŭre pligrandiĝonta komerca konzerno.

Ne tute 7 jarojn poste li jam posedis 45 nutraĵaĉethalojn, kiuj ekde 1961 aperis sub la propra nomo "Billa" (mallongigo por Billiger Laden / Malmultekosta vendejo) . Tiun ĉenon Wlaschek igis unu el la plej grandaj aŭstriaj konzernoj. En la 1990-aj jaroj li faris ekspansionon eksterlanden

Antaŭ la vendo de la konzerno (ĉiujara spezo: 3,63 miliardojn da eŭroj) al la germana konzerno REWE en somero 1996 kontraŭ la sumo de 1,1 miliardojn da eŭroj Wlaschek posedis entreprenaron kun 18.000 dunigitoj kaj 1.340 filioj; ili ĉiuj estis unuiĝintaj sub la konzernholdingo nome "BML Vermögensverwaltung AG" (por: Billa Merkur Libro). Krome apartenis al la de Rewe transprenita BML la markoj Mondo kaj Emma, la parfumaĵvendejo Bipa, kaj ankaŭ la filiojn de Billa en Hungario, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Italio kaj Germanio.

En 1994 li surborsigis en Vieno - kvankam li ĝenerale ne volonte aperis en amaskomunikiloj - la Akcian kompanion "Billareal Immobilieninvest AG"; sed jam en 1997 la Fondaĵo Wlaschek reaĉetis la tuton. Post la vendado de la konzerno Wlaschek agadis grandstile kiel nemoveblaĵinvestanto. Liaj posedoj manageraditis fare de diversaj organizoj (nome: "Amisola", "Estrella", "Ermione", "Novoreal"). Krome li posedis 8 nobelajn palacojn en la urbokerno de Vieno (i.a. Kinsky, Ferstel, Esterházy kaj Harrach) kaj la burooturojn Andromeda-Tower kaj Ares Tower ĉe Danubo, la borsejon de Vieno kaj la Kastelan hotelon en Velden ĉe Wörthersee. En tuta Aŭstrio li posedis aĵojn en ĉ. 250 lokoj. Lia privata havaĵo estis ĉemorte ĉ. 3,57 miliardojn da eŭroj.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Private li estis - laŭ propra opinio - ne ĉie benata de fortuno. Lia legenda eldiro "Beim G'schäft bin i guat, bei de Weiber bin i a Depp / Komerce mi brilas, ĉe virinoj mi estas stultulo" priskribas bone tion. En 2012 li edziĝis la kvinan fojon (li estis trifoje divorcita kaj unufoje vidvigita). Li havis infanojn el la unua kaj la dua geedzeco.

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien, 1986
  • Großes Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich, 1994
  • Ehrenmedaille der Bundeshauptstadt Wien in Gold, 2004
  • Goldenes Ehrenzeichen des Landes Salzburg, 2004
  • Großes Silbernes Ehrenzeichen mit dem Stern für Verdienste um die Republik Österreich, 2009

Fonto[redakti | redakti fonton]

Surreta biografiaro AEIOU pri aŭstroj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Further reading[redakti | redakti fonton]

  • Adolf Haslinger: Karl Wlaschek. Eine Erfolgsgeschichte, Niederösterreichisches Pressehaus, novembro 2005, ISBN 978-3-85326-388-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]