Miĥail Fokin
Miĥail Fokin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Miĥail Fokin, kostumita por la rolulo de Lucien d'Hervilly, en la produktaĵo de Marius Petipa de la baleto Paquita
| |||||
Persona informo | |||||
Michel Fokine | |||||
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1880 en Sankt-Peterburgo | ||||
Morto | 22-an de aŭgusto 1942 (62-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Tombo | Ferncliff Cemetery (en) vd | ||||
Religio | ortodoksa kristana eklezio vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Usono vd | ||||
Alma mater | Baleta Akademio de Vaganova vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Vera Fokina (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | baleta dancisto verkisto baleta majstro koreografo libretisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Miĥail Fokin (angle Mikhail Fokine kaj france Michel Fokine; en rusa Михаи́л Миха́йлович Фо́кин, Miĥaíl Miĥájloviĉ Fokín) (23a de aprilo; laŭ julia kalendaro 11a de aprilo 1880 – 22a de aŭgusto 1942) estis revolucia rusa koreografo kaj dancisto.
Kelkaj el liaj fruaj verkoj estis la baleto Acis kaj Galatea (1905) kaj La mortanta cigno (1907), kiu estis soloa danco por Anna Pavlova, koreografiita por la muziko de Le Cygne de Camille Saint-Saëns. Acis kaj Galetea inkludis akrobatan dancon kun junuloj ludante rolojn de faŭnoj; unu el tiuj junuloj estis Vaslav Nijinski. Fokin poste roluligis Nijinski-n en nombraj baletoj, kiaj Chopiniana (1907), poste renomita Les Sylphides en 1909.
En 1909, Sergej Djagilev invitis Fokin por iĝis ĉefa koreografo de siaj Rusaj Baletoj en Parizo. La jaroj de Fokin kun la Rusaj Baletoj estis sukcesaj, kunlaborante kun aliaj artistoj por krei la baleton de Nikolaj Rimskij-Korsakov nome Ŝeĥerazada kiu premieriĝis en 1910. Tiu baleto estis inspirita de simfoniaj poemoj komponitaj de Rimskij-Korsakov kaj de antikvaj rakontoj de la Mil kaj unu noktoj konataj ankaŭ kiel Arabaj noktoj. La spektaklaj scenoj desegnitaj de Leon Bakst kongruis kun la sekse ŝarĝita koreografio. Spite manko de historia akurateco, la baleto estis tre sukcesa pro siaj brilaj koloroj, ekzoteco kaj seksaj nuancoj. [1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Au, Susan. (2002) Ballet and Modern Dance. Nov-Jorko, NY: Thames and Hudson, p. 80–81. ISBN 9780500203521.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Beaumont, C. W., Michel Fokine and His Ballets, ISBN 1-85273-050-1
- Anderson, Jack. "DANCE VIEW; Fokine--The Undervalued Revolutionary," New York Times (7a de septembro 1980).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fokine, Michel, 1880-1942. Papers: Guide. in the Harvard Theatre Collection, Houghton Library, Harvard College Library Arkivigite je 2010-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Fokine, Michel (1880–1942) at Australia Dancing Arkivigite je 2008-07-23 per la retarkivo Wayback Machine
- The Fokine Estate archive