Miĥail Fokin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Fokin
Miĥail Fokin, kostumita por la rolulo de Lucien d'Hervilly, en la produktaĵo de Marius Petipa de la baleto Paquita
Miĥail Fokin, kostumita por la rolulo de Lucien d'Hervilly, en la produktaĵo de Marius Petipa de la baleto Paquita
Persona informo
Michel Fokine
Naskiĝo 11-an de aprilo 1880 (1880-04-11)
en Sankt-Peterburgo
Morto 22-an de aŭgusto 1942 (1942-08-22) (62-jaraĝa)
en Novjorko
Tombo Ferncliff Cemetery vd
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono vd
Alma mater Baleta Akademio de Vaganova vd
Familio
Edz(in)o Vera Fokina vd
Profesio
Okupo baleta dancisto • koreografo • baleta majstro • verkisto • libretisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miĥail Fokin (angle Mikhail Fokine kaj france Michel Fokine; en rusa Михаи́л Миха́йлович Фо́кин, Miĥaíl Miĥájloviĉ Fokín) (23a de aprilo; laŭ julia kalendaro 11a de aprilo 188022a de aŭgusto 1942) estis revolucia rusa koreografo kaj dancisto.

Kelkaj el liaj fruaj verkoj estis la baleto Acis kaj Galatea (1905) kaj La mortanta cigno (1907), kiu estis soloa danco por Anna Pavlova, koreografiita por la muziko de Le Cygne de Camille Saint-Saëns. Acis kaj Galetea inkludis akrobatan dancon kun junuloj ludante rolojn de faŭnoj; unu el tiuj junuloj estis Vaslav Nijinski. Fokin poste roluligis Nijinski-n en nombraj baletoj, kiaj Chopiniana (1907), poste renomita Les Sylphides en 1909.

En 1909, Sergej Djagilev invitis Fokin por iĝis ĉefa koreografo de siaj Rusaj Baletoj en Parizo. La jaroj de Fokin kun la Rusaj Baletoj estis sukcesaj, kunlaborante kun aliaj artistoj por krei la baleton de Nikolaj Rimskij-Korsakov nome Ŝeĥerazada kiu premieriĝis en 1910. Tiu baleto estis inspirita de simfoniaj poemoj komponitaj de Rimskij-Korsakov kaj de antikvaj rakontoj de la Mil kaj unu noktoj konataj ankaŭ kiel Arabaj noktoj. La spektaklaj scenoj desegnitaj de Leon Bakst kongruis kun la sekse ŝarĝita koreografio. Spite manko de historia akurateco, la baleto estis tre sukcesa pro siaj brilaj koloroj, ekzoteco kaj seksaj nuancoj. [1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Au, Susan. (2002) Ballet and Modern Dance. Nov-Jorko, NY: Thames and Hudson, p. 80–81. ISBN 9780500203521.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]