Lawrence Alma-Tadema

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lawrence Alma-Tadema
Lawrence Alma-Tadema, memportreto (1896)
Lawrence Alma-Tadema, memportreto (1896)
Persona informo
Naskonomo Lourens Alma Tadema
Naskiĝo 8-an de januaro 1836 (1836-01-08)
en Dronryp,  Nederlando
Morto 25-an de junio 1912 (1912-06-25) (76-jaraĝa)
en Wiesbaden,  Germanio
Tombo Katedralo de Sankta Paŭlo
Lingvoj anglanederlanda
Ŝtataneco BelgioReĝlando de NederlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Reĝa Akademio de Belaj Artoj
Familio
Edz(in)o Laura Theresa Alma-Tadema • [Marie] Pauline Gressin
Infanoj Laurence Alma-Tadema • Anna Alma-Tadema
Okupo
Okupo pentristo • vidartisto • ilustristo
Verkoj The Roses of Heliogabalus
The women of Amphissa
Spring
Unconscious Rivals
vdr

Siro Lawrence Alma-Tadema, membro de la Brita Merit-Ordeno kaj de la Reĝa Akademio de Artoj (naskiĝnomo: Lourens Alma Tadema, naskiĝis la 8-an de januaro 1836 en Dronrijp, vilaĝo en la komunumo Menaldumadeel, Frislando, Nederlando; mortis la 25-an de junio 1912 en Wiesbaden, Germana Regno) estis nederlanda pentristo kaj desegnisto de la akademia realismo kun civilaj rajtoj de Britio, Belgio kaj Nederlando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Alma-Tadema estis la tria infano de la notario Pieter Tadema Jiltes kaj lia dua edzino Hinke Dirks Brouwer (la duonfratino de la unua edzino). Sian nomon Lourens Alma li ricevis laŭ sia baptopatro; poste li ŝanĝis sian nomon tiel ke Alma fariĝis parto de la familia nomo kaj sekve li aperis komence de ekspoziciaj katalogoj.[1].

pentraĵo titolata "preferata kutimo" (1909)

La patro mortis jam en 1840, kiam la infano estis 4-jara, kaj Lourens kaj li ricevis kuratoron. 16 jarojn aĝa, Alma-Tadema en 1852 venis al Antverpeno kaj tie en la Akademio de Artoj iĝis studento de Gustave Wappers. Laŭ ties rekomendo li poste povis iĝi la asistanto de la pentristo Henri Leys. En 1859 Alma-Tadema helpis al Leys en la dekoracio de la urbodomo de Antverpeno. La venontajn jarojn Alma-Tadema jam laboris kiel sendependa artisto, sed plurfoje ree iĝis studento en la studioj de Josephus Laurentius DyckmansGustave Wappers.

En 1863 Alma-Tadema en Antverpeno edziĝis al la francino Pauline Gressin, kaj vivis kun ŝi ĝis ŝia morto en 1869 en Bruselo. En 1864 pentraĵo de foton estis premiita en ekspozicio de la Pentrosalono de Parizo. En la Universala Ekspozicio de Parizo de 1867 lia montrataj verkaĵoj ankaŭ estis premiitaj.

Kun liaj du filinoj Laurence kaj Anna, Alma-Tadema en 1870 translokiĝis al Londono kaj sin dediĉis en la sekvaj jaroj de historia pentrado, aparte de scenoj el la antikva epoko. En 1871 li en Londono edziĝis al Laura Theresa Epps, kiu venis de familio de artistoj kaj je la nomo Laura Theresa Alma-Tadema ankaŭ iĝis konata pentristino. Reĝino Viktoria, kiu alte estimis lin, en 1873 donis al li daŭran rajton de loĝado en Britio, interalie por permesi al li esti elektata kiel membro de la Reĝa Akademio de Artoj. En 1876 li iĝis asociita, kaj tri jarojn poste ordinara membro. La prestiĝa galerio Grosvenor en Londono honorigis lin per bone akceptita ekspozicio. Por marki la 81-a naskiĝtagon de Reĝino Viktorio en 1899, li estis nobeligita.

Je la aĝo de 76 jaroj Sir Lawrence Alma-Tadema mortis la 25-an de junio 1912 en Wiesbaden kaj poste estis enterigita en la Katedralo Sankta Paŭlo de Londono.

Liaj bildoj de la viktoriana epoko karakteriziĝas per granda detalemo kiu jam dumvive igis lin esti aprezata kiel unu el la grandaj pentristoj de Britio. La artaj akademioj de Berlino, Munkeno, Madrido kaj Vieno ornamis sin per lia membreco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. J. Barrow: Lawrence Alma-Tadema, paĝo 10