Carly Fiorina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carly Fiorina
Persona informo
Carly Fiorina
Naskonomo Cara Carleton Sneed
Naskiĝo 6-an de septembro 1954 (1954-09-06) (69-jaraĝa)
en Aŭstino, Teksaso
Lingvoj angla vd
Loĝloko Mason Neck vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Stanford • MIT Sloan School of Management • Universitato de MarilandoMasaĉuseca Instituto de Teknologio • Charles E. Jordan High School • Sloan Fellows Program • Robert H. Smith School of Business • Channing School vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Carly Fiorina
Familio
Patro Joseph Tyree Sneed, III vd
Patrino Madelon Sneed vd
Gefratoj Joseph Sneed, IV • Clara Sneed vd
Edz(in)o Frank Fiorina • Todd Bartlem vd
Profesio
Okupo politikistoentreprenisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carly FIORINA (nun oficiale Cara Carleton Fiorina, antaŭnupte Cara Carleton Sneed; naskita la 6-an de septembro 1954) estas usona politikisto kaj teknologia komercisto. Ŝi laboris dum multaj jaroj ĉe la telekomunika firmaego AT&T kaj finiĝis tie kiel vicprezidanto kaj alta funkciulo en la apartigita eksfilio Lucent. Poste, de 1999 ĝis 2005, ŝi estris la komputilan firmaon Hewlett-Packard (HP), fariĝante unu el la malmultaj supranivelaj virinoj en usona komerco kaj en la teknologia industriaro. Oni diris ke ŝi "rompis la vitran plafonon" kaj poste, kiam la direktoraro de HP maldungis ŝin, ke ŝi ricevis elstaran "oran paraŝuton". Post la eksiĝo el HP, ŝi aktiviĝis en politiko (kiel komentisto kaj, poste, senata kaj prezidenta kandidato) kaj en filantropio (lanĉante la organizaĵon "One Woman Initiative" en 2008, kiu donacis centmilojn da dolaroj al malriĉulinoj ĉefe en islamaj landoj, kunlabore kun kaj usonaj registaraj instancoj kiel USAID kaj la kristana donacfonduso Opportunity International) kaj estrante la filantropian organizaĵon Good360. Je la 4-a de majo 2015 ŝi anoncis sian kandidatiĝon por la respublikana nomumo por la prezidenta baloto en 2016. Post malsukcesoj en Iovao kaj Novhampŝiro, ŝi malaktivigis sian kampanjon la 10-an de februaro 2016.

Carly Fiorina ĉe kunveno de respublikanaj partianoj en 2015