Josip Franjo Domin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josip Franjo Domin
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1754 (1754-01-28)
en Zagrebo
Morto 19-an de januaro 1819 (1819-01-19) (64-jaraĝa)
en Zagrebo
Lingvoj kroatalatina
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto • kuracisto
vdr

Josip Franjo DOMIN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Domin Ferenc József estis hungaria kroata fizikisto, profesoro, pastro, monaĥo, kanoniko, abato. Lia frato estis Imre Domin.

Josip Franjo Domin [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1754 en Zagrebo. Li mortis la 19-an de januaro 1819 en Zagrebo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Josip Franjo Domin lernis en sia naskiĝurbo, Vieno (1769-71, 1773-74), Leoben (1771), Graz (1772-1773), fine li lernis teologion 1766 en sia naskiĝurbo. En 1769 li monahiĝis, en 1773 li pastriĝis pro ĉeso de la ordeno. Li doktoriĝis el matematiko kaj fiziko en Reĝa Universitato de Nagyszombat en 1777. Post siaj studoj li instruis fizikon, mekanikon kaj ekonomikon en akademio de Győr ĝis 1785, poste en akademio de Pécs ĝis 1792, fine en Reĝa Universitato de Pest. Li estis dekano en Pest inter 1794 kaj 1796, rektoro en la studjaro 1797. En 1800 li hejmenvenis kaj iĝis kanoniko de Zagrebo. En la sekva jaro li estis nomumita rektoro de seminario en diocezo de Zagrebo. Domin tute akceptis novajn ideojn de Newton.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio physica de aeris factitii genesi et utilitatibus (1784, kroate 1987)
  • Dissertatio Sono campanarum fulmina promoveri potius, quam prohiberi prolusio habita (1786)
  • Commentatio in electricitatem medicam regii musei physici Quinque-Ecclesiensis (1789)
  • Reflexionis quibus auctor commentationis de electricitate medica in museo physico Quinque-Ecclesiensi experimentis comprobata Julii Tranquilli aminadversioni in eandem Zagrabiae... (1790)
  • Commentatio altera de electricitate medica, in museo physico Quinque-Ecclesiensi experimentis comprobata (1793)
  • Ars electricitatem aegris tuto adhibendi, cum propriis, tum aliorum virorum celeberrimorum experimentis innixa (1795, denove 1796)
  • Lampadis electricae optimae notae descriptio eaque utendi ratio (1799, germane 1800)

Fontoj[redakti | redakti fonton]