Chris Christie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chris Christie
Persona informo
Chris Christie
Naskonomo Christopher James Christie
Naskiĝo 6-an de septembro 1962 (1962-09-06) (61-jaraĝa)
en Newark
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Mendham Township vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Delavario • Seton Hall University School of Law • Universitato Seton Hall • Livingston High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Chris Christie
Familio
Patro Bill Christie vd
Edz(in)o Mary Pat Christie vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Trenton vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Chris CHRISTIE (elparolu "KRIS KRIsti"; plenanome Christopher James CHRISTIE, naskita la 6-an de septembro 1962 estas usona advokato kaj respublikana politikisto, kiu servas kiel la estro de la usona subŝtato Novĵerzejo. Li elektiĝis en 2009, ekservis la 19-an de januaro 2010, kaj reelektiĝis en 2013. Li estas kandidato por la respublikana nomumo por la usona prezidenteco en la voĉdonado de 2016. En 2012 oni menciis lin kiel ebla kandidato sed li ne kandidatigis sin. Li tamen prezentis ĉefparoladon ĉe la tiujara respublikana partia landkongreso. Post malfavora rezulto en Iovao, la 10-an de februaro 2016 Christie ĉesigis sian kampanjon. [1] La 26-an de februaro, li anoncis sian subtenon por la kandidato Donald Trump.[2]

Chris Christie en aprilo 2015

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bazita sur koncizigo de faktoj el la komencaj alineoj de la artikolo en la angla Vikipedio.
  2. Haberman, Maggie. "Chris Christie Endorses Donald Trump"