Stanisław Lubieniecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Lubieniecki

Stanisław Lubieniecki el la pola nobela dinastio Rola, pseŭdonomoj Christianus Thimoteus, Brutus (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1623 en Raków (distrikto Kielce), mortis la 18-an de majo 1675 en Hamburgo) estis pola astronomo, historiisto kaj verkisto, ankaŭ religiulo postulanta neniigon de la edikto pri ekziligo de pola religia komunumo Kalvin-devena. Lia nomo en anglalingvaj skribaĵoj aperas ankaŭ kiel Lubiniezky aŭ Lubyenyetsky.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis en Rakova Akademio (Gymnasium Bonarum Artium), kaj post ties malfondo en 1638 daŭrigis lernadon en Kisielin (Volina provinco). En 1644 forveturis al Toruń, kie lernis private. Ĝuante eklezian stipendion li plu edukiĝis en Francio kaj Nederlando, en la jaroj 1646-1650.

En 1646 enskribiĝis al universitato en Orleano, post jaro translokiĝis al kalvinisma altlernejo en Saumur, poste studentiĝis en katolika universitato en Angers. En Parizo iĝis religia komunumano. En 1649 eniris al la universitato en Leiden, kie parolis kun Kartezio pri movo de la Tero. Iom poste revenis al Pollando. En 1654 iĝis ministro de sia komunumo en Czarkowy (distrikto Busko). Dum la sveda diluvo oktobre 1655 iris fronte de la komunumaj delegitoj al la reĝo de Svedio Karolo la 10-a Gustavo por plendi pri reakiro de konfesia libereco. En Krakovo fuĝis sub la protekto de sveda garnizono. Post kapitulaco de la urbo septembre 1657 iris al Sveda Pomerio. Tie li okupiĝis pri verkado de teologiaj skribaĵoj, kiujn akre atakis luteranoj. En 1658 estis ekziligita fare de la Pola Sejmo. Lia nova protektanto iĝis reĝo de Danio Frederiko la 3-a.

Lia disertaĵo el la jaroj 1666-1668 titolita Theatrum cometicum... estis presita en la jaroj 1667/1668 en Amsterdamo. Ĝi estas la plej granda 17-jarcenta verko pri kometoj, ankoraŭ ĝis nun utiligata kiel fonto de valoraj sciencaj informoj. Ĝi priskribas ĉ. 600 kometojn, ĉiujn, kiujn oni vidis en la ĉielo depost la Biblia diluvo ĝis 1665. Unu el alfrapaj krateroj estis nomita, omaĝe al la astronomo, laŭ lia nomo: Lubieniecki.

Poste li ekloĝis en Hamburgo, kie li senĉese estis atakita de luteranaj klerikoj. Laŭ unu versio Stanisław Lubieniecki estis venenigita kun du filinoj pro nesingardemo de servistino, kiu kuiris al ili nutraĵon en ujo, kie pli frue oni fandis hidrargon. Oni tamen ne povas ekskludi tion, ke li estis murdita laŭ rekomendo de luteranaj klerikoj, ĝenataj de lia restado en Hamburgo. Post morto lia korpo ripozis en katedrala tombejo en Altona apud Hamburgo.