Komerca ŝipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia komercŝipo: nederlanda kargo velŝipo el la fino de la 17a jarcento.

Komerca ŝipokomercŝipo estas boato aŭ ŝipo kiu transportas kargon aŭ portas pasaĝerojn kontraŭ monricevo. Tio ekskludas plezurŝipojn kiuj ne portas pasaĝerojn al avencelo kaj batalŝipojn.

Ili povas montriĝi en miriado de grandecoj kaj formoj el dudek-futaj plenbloveblaj plonĝboatoj en Havajo, al kazinŝipoj por 5,000 pasaĝeroj ĉe la Misisipo, al trenŝipoj funkciantaj ĉe la Novjorka Haveno, ĝis 1,000-futaj naftoŝipoj kaj konteneraj ŝipoj ĉe gravaj havenoj, al pasaĝerportanta submarŝipo en la Usonaj Virgulininsuloj.[1]

La plej multaj landoj de la mondo funkciigas arojn de komercaj ŝipoj. Tamen, pro la altaj kostoj de operacioj, hodiaŭ tiuj flotoj estas en multaj kazoj navigantaj sub la flagoj de ŝtatoj kiuj specialiĝas pri disponigado de laborforto kaj servoj ĉe favoraj kondiĉoj. Tiaj flagoj estas konataj kiel "oportunflagoj" aŭ "konvenflagoj". Nuntempe, Liberio kaj Panamo estas precipe favoritaj. Proprieto de la ŝipoj povas esti de iu lando, aliflanke.

La Grek-posedata floto estas la plej granda en la mondo. Hodiaŭ, la greka floto respondecas pri proksimume 16 procentoj de la tunaro de la mondo; tio igas ĝin nuntempe la plej granda ununura internacia komercfloto en la mondo, kvankam ne la plej granda en historio.[2]

Dum militoj, komercaj ŝipoj povas esti utiligitaj kiel helpaj trupoj al la mararmeoj de siaj respektivaj landoj, kaj estas vokitaj liveri armean personaron kaj materialon.

Tipoj de komercaj ŝipoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Summary of the Report from the Passenger Vessel Access Advisory Committee. Arkivita el la originalo je 2012-04-14. Alirita 24a de Aprilo 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-20. Alirita 2021-08-31.
  2. Review of Maritime Transport 2007, Chapter 2, Structure and ownership of the world fleet, p. 45. Arkivita el la originalo je 2017-12-07. Alirita 2015-09-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]