Guy Parmelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guy Parmelin
Persona informo
Guy Parmelin
Naskiĝo 9-an de novembro 1959 (1959-11-09) (64-jaraĝa)
en Bursins
Lingvoj francalatina vd
Loĝloko Bursins vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Gymnasium Montbenon vd
Partio Svisa Popolpartio vd
Familio
Edz(in)o Caroline Parmelin vd
Profesio
Okupo politikistoterkultivisto vd
Aktiva en Berno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guy PARMELIN (naskiĝis la 9-an de novembro 1959 en Bursins, Kantono Vaŭdo) estas svisa politikisto kaj ano de la Svisa Popolpartio. Ek de 2003 li estis membro de la Svisa Nacia Konsilio. La 9-an de decembro 2015 li estis elektita kiel posteulo de la retiriĝinta Eveline Widmer-Schlumpf kiel membro de la svisa registaro al la Federacia Konsilio.[1]

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Parmelin estis de majo 1994 ĝis novembro 2003 membro de la kantona parlamento de Vaŭdo. Dum la elektoj 2003 li estis elektita al la nacia konsilio. Tie li estis membro de la komisio por socia sekureco kaj sano, la komisio pri medio, spacoplanado kaj energio, kaj de la komisio por fikso de la kontribuoj de la kompenso por resursoj, ŝarĝoj kaj durkazoj.

De 2000 ĝis 2004 Parmelin estis la prezidanto de la vaŭda sekcio de la Svisa Popolpartio. En novembro 20015 la frakcio de la popolpartio lanĉis lin kiel oficialan kandidaton por la elektoj de la Federacia Konsilio en 2015, kaj en la tria voĉdono li estis elektita kiel membro de la Federacia Konsilio.

Guy Parmelin estas agrikulturisto kaj vitokulturisto kaj vivas en Bursins. En la svisa armeo li havis la gradon de kaporalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Guy Parmelin (2016)
Oficialo foto de 2023 pri la Federacia Konsilio; G. Parmelin estas la tria ekde la dekstra flanko.