Eveline Widmer-Schlumpf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eveline Widmer-Schlumpf
Persona informo
Eveline Widmer-Schlumpf
Naskiĝo 16-an de marto 1956 (1956-03-16) (68-jaraĝa)
en Felsberg GR
Religio protestantismo vd
Lingvoj germanasvisgermana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Zuriko vd
Partio Burĝa-Demokratia Partio de Svislando vd
Familio
Patro Leon Schlumpf vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistoadvokato • partoprenanto de internacia forumo vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eveline Widmer-SCHLUMPF naskiĝis la 16-an de marto 1956 en Felsberg apud Koiro, Kantono Grizono, Svislando. Ŝi estas la filino de la eksa federacia konsilanto Leon Schlumpf. Ŝi estas svisa politikistino, iama registar-konsilantino de la Kantono Grizono kaj ĝis junio 2008 membro de la Svisa popol-partio. La 12-an de decembro 2007 ŝi elektiĝis en la Federacian Konsilion anstataŭ la malelektita Christoph Blocher. Eveline Widmer-Schlumpf estas advokatino, edziniĝinta kaj patrino de tri infanoj.

Eveline Widmer-Schlumpf

Eveline Widmer-Schlumpf elektiĝis kontraŭ la volo de sia partio al la svisa registaro. Ĉar ŝi akceptis post unu-taga pripensado sian elektiĝon, la kunpartianoj la Svisa popol-partio insultis ŝin perfidistino kaj malakceptis ŝin en la parlamenta frakcio de la partio. Tiel ŝi nun kune kun sia ankaŭ el la frakcio eksigita parti-kolego Samuel Schmid nun estas senfrakcia. En junio 2008 Svisa Popolpartio eksigis sian tutan grizonan sekcion, ĉar unuflanke Widmer-Schlumpf rifuzis libervole forlasi la partion kaj aliflanke ankaŭ la grizona kantona sekcio de SVP rifuzis eksigi ŝin. La kantona sekcio de Svisa Popolpartio en Grizono nun donante al si la novan nomon Burĝa Partio Svislando fondis novan partion.

Dum la elektoj de la naciaj parlamentanoj de Svislando la Burĝa Partio Svislando kaj ĝiaj aliancanoj perdis multajn seĝojn favore al Svisa Popolpartio. Tial la pozicio de Eveline Widmer-Schlumpf en la Federacia Konsilio fariĝis malfacila kaj ŝi decidis demisii je fino de 2015, kvamkam en la popolo ŝi ĝuis grandan subtenon. Kiel ŝia posteulo estis elektita la 9-an de decembro 2015 la vaŭda nacia konsiliano Guy Parmelin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]