Felsberg GR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo GR en Felsberg GR staras por la svisa Kantono Grizono. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Felsberg.

Felsberg
Blazono de Felsberg
Felsberg
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Imboden
Komunumaro Trins
Koordinatoj  46° 40′ 53″ N 9° 28′ 37″ O / 46.68139 °N, 9.47694 °O / 46.68139; 9.47694 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 53″ N 9° 28′ 37″ O / 46.68139 °N, 9.47694 °O / 46.68139; 9.47694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2262
Areo 13,40 km²
Alteco 572 m super marnivelo
Poŝtkodo 7012
Komunumkodo 3731
Mapo de Felsberg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Felsberg (en la romanĉa lingvo: Favugn) estas komunumo de la komunumaro Trins kaj la distrikto Imboden en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2262 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Felsberg situas ĉe la norda bordo de Rejno, ĉe la suda flanko de la montmasivo Calanda. La kulmino Felserberger Calanda estas kun alteco de 2687 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo Felsberg-Neudorf kaj Felsberg-Altdorf. Felsberg-Neudorf estis kontruita, post kiam pro rokofaloj en la unua duono de la 18-a jarcento granda parto de la malnova vilaĝo estis detruita.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Felsberg limas en nordo al Pfäfers (SG), en nordoriento al Haldenstein, en sudoriento al Koiro, en sudo al Domat/Ems, kaj en okcidento al Tamins.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Felsberg mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi bonege atingeblas, ĉar aliflanke de Rejno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Koiro al Filisur respektive al Oberalppasejo. La komunumo ankaŭ estas konektita al la loka busreto de la urbo Koiro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Felsberg datiĝas el la jaro 840 kiel villa Fagonio. Dum mezepoko ĝis 1851 Felsberg apartenis al la tribunalejo Rhäzüns. Kadre de la novordo de la kantona administracio en la jaro 1851 Felsberg estis kiel sola komunumo de la malnova tribunalejo Rhäzüns atribuita al la komunumaro Trins. [1]

Famaj civitanoj de Felsberg[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]