Henrik Horusitzky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrik Horusitzky
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1870 (1870-08-03)
en Velký Újezd
Morto 25-an de aŭgusto 1944 (1944-08-25) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Familio
Infanoj Zoltán HorusitzkyFerenc Horusitzky
Okupo
Okupo geologo • speleologo
vdr

Henrik Horusitzky [horuŝucki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horusitzky Henrik estis ĉeĥdevena hungaria geologo. Liaj filoj estis Ferenc Horusitzky kaj Zoltán Horusitzky.

Henrik Horusitzky [1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1870 en Ĉeĥio en Hoch Oujezd. Li mortis la 25-an de aŭgusto 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Horusitzky translokiĝis al Supra Hungarujo en 1882. La juna Henrik akiris diplomon en akademio en Magyaróvár, poste li plulernis en universitatoj de Budapeŝto, Berlino, Munkeno. En 1893 li eklaboris en bieno, post 2 jaroj li havis postenon en geologia instituto. Li kreis grundomapon pri Hungarlando, tiu verko ricevis oran medalon en Parizo. Lia alia ĉefverko estis sistema listo de hungaraj kavernoj. En 1918 li estis nomumita ĉefgeologo kaj ĉefkonsilisto. En 1928 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Fertő tó geológiai és mezőgazd. viszonyainak tanulmányozására kiküldött biz. jelentése (1903)
  • Kísérlet a pleisztocén korszak felosztására (1910)
  • A magyarországi barlangok és az ezekre vonatkozó adatok irodalmi jegyzéke (1914)
  • Részlet Bp. szfőv. Duna-balparti ter-e földtani, talajtani és vizi viszonyainak ismeretéhez (1924)
  • Budapest dunajobbparti részének hidrogeológiája (1939)

Fontoj[redakti | redakti fonton]