Kurt Masur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Masur
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1927 (1927-07-18)
en Brieg, Germana Regno (nun Brzeg en Pollando)
Morto 19-an de decembro 2015 (2015-12-19) (88-jaraĝa)
en Grenviĉo
Mortokialo Parkinsona malsano
Tombo Südfriedhof Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Memorigilo Kurt Masur
Familio
Edz(in)o Irmgard Kaul • Tomoko Sakurai
Infano Ken-David Masur
Okupo
Okupo dirigento • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.kurtmasur.com/
vdr

Kurt MASUR (naskiĝinta la 18-an de julio 1927 en Brieg (nun Brzeg en Pollando), mortinta la 19-an de decembro 2015 en Greenwich / Konektikuto[1]) estis germana dirigento (orkestrestro).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Masur studis en Breslaŭo (1942-1944) kaj en Lepsiko (1946-1948). Inter 1951 kaj 1953 li estis unua orkestromajstro en Erfurto, Lepsiko (1951-1953) kaj Dresdeno (1955-1958) direktante. En 1958 li nomumitis en Schwerin generalmuzikdirektoro kaj iris en 1960 kiel supera reĝisoro ĉe la operejon Komische Oper Berlinon. Tie li restis ĝis 1964.

Post la reveno Dresdenon en 1967 li estis ĉefdirektanto de la Dresdenaj Filharmonikistoj (ĝis 1972) transprenonte en 1970 samtempe la postenon renomitan de Gewandhaus-kapelestro en Lepsiko. Li sukcesis rangigi la orkestron inter la plej bonajn de la mondo. En 1991 li iĝis muzika direktoro de la Novjorka Filharmonio. En 2000 Masur iĝis ĉefo de London Philharmonic Orchestra en Londono (ĝis 2007), en 2002 de Orchestre National de France en Parizo (ĝis 2008).

Rolo en 1989[redakti | redakti fonton]

Masur estas subsignanto de la alvoko je paceco, kiu helpis ke ne verŝitis sango dum la lepsika demonstracio lunda en la 9.10.1989 dum la Turniĝo en GDR.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Theilacker, Jörg: "Masur, Kurt", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]