András Mechwart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Mechwart
András Mechwart en 1899
András Mechwart en 1899
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1834 (1834-12-06)
en Ŝvajnfurto
Morto 14-an de junio 1907 (1907-06-14) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco GermanioHungario
Alma mater Augsburg Technical University of Applied Sciences
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • inventistoĉefa afergvida oficisto
vdr

András Mechwart [andrAŝ meĥvArt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mechwart András estis germana hungaria inĝeniero, inventisto, entreprenisto, framasono [1], [2], [3] Arkivigite je 2010-06-02 per la retarkivo Wayback Machine. Lia nobela antaŭnomo estis belecskai ekde 1899.

András Mechwart [4] naskiĝis la 6-an de decembro 1834 en Schweinfurt. Li mortis la 14-an de junio 1907 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Mechwart komece estis laboristo pri mekaniko, poste helpe de stipendio li akiris diplomon en Augsburg en 1855. Li laboris 4 jarojn en Nurenbergo, poste li ricevis postenon de Ábrahám Ganz en Buda. Post morto de Ganz li transprenis la gvidadon de la fabriko kaj evoluis ĝin al altnivela fabrikaro. En 1874 li inventis novan muelilon (vidu la foton!), kiu faris altnivela la hungaran farunon. En 1878 li okupiĝis ankaŭ pri elektrotekniko. La kolegoj estis ekzemple Nikola Tesla, Károly Zipernowsky, Ottó Bláthy, Miksa Déri, Kálmán Kandó. Mechwart inventis plurajn maŝinojn, kiuj helpis la agrikulturan laboron, sed ili ne estis tiel sukcesaj, ol la menciita muelilo.

Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. Li ricevis hungaran kaj aŭstran premiojn, eĉ honoran legion.

Muelilo pri tritiko, la plej sukcesa inventaĵo de András Mechwart

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • bosko (aŭ parko) en Budapeŝto kun busto (1913), kiu detruiĝis en 1945, sed pli nova estis farita en 1965 [5]
  • mezlernejo en Debrecen kun busto (1956) [6]

Fontoj[redakti | redakti fonton]