„ Antaŭ ĉio estas necese konstati, ke la verko de Verloren van Themaat estas nek sciencfikciaĵo, nek romano, sed pamfleto utiliganta iujn beletrajn rekvizitojn. Ĝi estas direktita kontraŭ la mortiga abortigo de la homa embrio. La precipa rolanto de la verko estas David Kurio, kuracisto-embriologo kun firma volo kaj ne malpli firma kristanaetiko, kiu ellaboras metodon vivteni kaj plueduki en specialaj akvarioj eĉ nur kelksemajnaj abortitajnfetojn. La socio akceptas favore la novan manieron kreskigi la loĝantaron - kiu ĉie malkreskas en la lasta kvarono de la 20a jarcento - sed post kelka tempo jam montriĝas "troproduktado" de infanoj. Oni enkondukas leĝon, kiu limigas la vivtenajn abortojn, kaj denove permesas aborti mortige. David Kurio, malvenkinte en la batalo por sia ideo, mortas. Mi ne volas tuŝi ĉi tie la etikan-sociologian flankon de la temo, nome, ĉu la socio vere devas vivteni ĉiun feton vivteneblan. Pri tio ĉiu havas sian opinion depende de la ideologia sinteno. ”