László Forró (fizikisto)
László Forró | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de julio 1955 (69-jaraĝa) en Baĉko Petrovo Selo |
Lingvoj | kroata • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Kroatio |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1974–1979) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
László Forró [lAslO forO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forró László estis serbiana hungara fizikisto, profesoro, membro (ekstera (2007)) de Hungara Scienca Akademio, korespondanta membro de Kroata Scienca Akademio (2010).
László Forró [1] naskiĝis la 12-an de julio 1955 en Jugoslavio en Baĉko Petrovo Selo (nuntempe en Serbio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Forró apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1979. Inter 1980-1991 li laboris en fizika universitata instituto en Zagrebo. Interrompoj okazis dum la studvojaĝoj (1980 - 1982 kaj 1986 Fontenay-aux-Roses (Francio), 1987 Grenoble, 1989 - 1991 Novjorko, 2008 Universitato Kolumbio). En 1982 li doktoriĝis en Parizo, post 3 jaroj li akiris sciencan gradon Ph.D en Zagrebo. En 1991 li ekinstruis en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano, kie li estis nomumita universitata profesoro en 2002, inter 2003 kaj 2008 li estis katedrestro kaj institutestro. Li okupiĝas pri solid-stata fiziko kaj novaj elektronikaj materialoj. Li ricevis kroatan premion en 2005. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.