Endre Vámos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Vámos
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1921 (1921-06-20)
en Budapeŝto
Morto 18-an de aŭgusto 1987 (1987-08-18) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

Endre Vámos [vAmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vámos Endre (naskiĝis en 1921 en Budapeŝto, mortis la 18-an de aŭgusto 1987 samloke [1]) estis hungara kemiisto, profesoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Vámos frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1945. En la sekva jaro li eklaboris en nafta laboratorio en Almásfüzitő, post monatoj li estis jam laboratoriestro. Inter 1947 kaj 1949 li estis esplora inĝeniero en Budapeŝto, poste li laboris en la sama urbo en instituto. En 1958 li kandidatiĝis (CSc), post 2 jaroj li doktoriĝis en Kemia Universitato de Veszprém, ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1964 li estis nomumita ĉefinĝeniero en ministerio pri pezindustrio. Ekde 1968 li havis postenojn en diversaj institutoj. En 1976 li ekinstruis en Teknikuniversitato de Budapeŝto kiel titulara docento, li ankaŭ instruis en instituto en Esztergom. Li ricevis diversajn premiojn kaj memormedalojn.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Ipari adszorpciós kromatográfia (1964)
  • Átmeneti Korrózióvédelem (1978)
  • Földalatti fémszerkezetek korrózióvédelme (1980)
  • Különleges viszkozimetriai eljárások (sen eldonjaro)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.