Kata Kálmán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kata Kálmán
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1909 (1909-04-25)
en Krupina
Morto 31-an de marto 1978 (1978-03-31) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Iván Hevesy
Okupo
Okupo fotisto
vdr

Kata KÁLMÁN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálmán Kata estis hungara fotisto.

Kata Kálmán [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1909 en Hungara reĝlando en Korpona (nuntempa Krupina en Slovakio), ŝi mortis la 31-an de marto 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pro Traktato de Trianon la familio Kálmán translokiĝis al rest-Hungario. Kata Kálmán abiturientis jam en Budapeŝto. En 1929 ŝi edziniĝis, la edzo instruis ŝin pri fotado. Post 2 jaroj ŝia foto "Knabo manĝanta panon" jam atingis tutlandan famon, eĉ ĝi aperis en afiŝo de germana partio. En 1935 ŝiaj fotoj ricevis oran medalon en Milano, post 2 jaroj ŝia debuta albumo aperis. Ŝiaj kutimaj temoj estis la kamparanoj, proletoj, etnografio. En 1955 (jam dum la socialismo) ŝi denove serĉis la fotitajn figurojn, poste denove fotis ilin. Tio iĝis ŝia nova albumo. En la sekvaj jaroj ŝi ankaŭ laboris en redaktejoj. Ŝi ricevis premiojn ekde 1960.

Ŝiaj fotoalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiborc kun teksto de Iván Boldizsár (1937)
  • Szemtől szemben (1940)
  • Tiborc új arca (Nova vizaĝo de Tiborc), (1955)

Individua ekspozicio[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto, 1955

Ŝiaj elektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Milano, 1935
  • Budapeŝto, 1936, 1966, 1981, 1989
  • Kecskemét, 1998, 1999

Fontoj[redakti | redakti fonton]