Georg Neumark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Neumark
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1621 (1621-03-16)
en Bad Langensalza
Morto 8-an de julio 1681 (1681-07-08) (60-jaraĝa)
en Vajmaro
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Königsberg vd
Profesio
Alia nomo Thyrsis • Erdman Neagoras • Der Sprossende vd
Okupo poeto • komponistobibliotekistoverkisto • himnoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg NEUMARK (naskiĝinta la 16-an de marto 1621 en Bad Langensalza, mortinta la 8-an de julio 1681 en Vajmaro) estis germana poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Neumark frekventis la gimnazion Ernestinum (Gotha) kaj paralele tre okupiĝis pri muziko kaj poezio (li mastris la ludadon de gambovjolo). Kiam li forlasis la patrujon por iĝi studento li priŝtelitis kaj perdis ĉion. Do li komencis migradon de unu loko al alia (Magdeburg, Lüneburg, Hamburgo) serĉante vane postenon por perlabori monon por povi vivi. Finfine li liberigitis el la mizerego danke al deĵoro kiel privata instruisto en Kiel. Ĝojante prie li verkis la faman kanton »Wer nur den lieben Gott läßt walten«.

En 1643 li iris al Kenigsbergo por studi jurscienon. En 1652 li estis duka bibliotekaro kaj registristo en Vajmaro. Sub la nomo "Der Sprossende" li membriĝis al la Fruktodona Societo, kies historion li priskribis en »Neusprossender Teutscher Palmbaum« (Nürnberg 1668).

Graveco verkisto[redakti | redakti fonton]

KIel ne malmultaj de la kleraj poetoj de la 17-a jarcento li estis iel malfekunde kaj komplike skribanta. Nur kelkaj el liaj edifaj poemoj el »Poetischer Lustwald« (Jena 1657) estas pli agrablaj kaj malkomplikaj. Antologion de li enhavis kolekto de M. Müller, nome »Bibliothek deutscher Dichter des 17. Jahrhunderts« (11-a volumo, Leipzig 1828). Lia busto staras en la ĝardeno de la Memorigloko Menantes en Wandersleben.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Knauth, Georg Neumark nach Leben und Dichten, Langensalza 1881

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 566, kio legeblas tie ĉi interrete.