Léon Faucher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Faucher
Persona informo
Léon Faucher
Naskiĝo 8-an de septembro 1803 (1803-09-08)
en Limoĝo
Morto 14-an de decembro 1854 (1854-12-14) (51-jaraĝa)
en Marsejlo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifoida febro vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Partio de la Ordo vd
Familio
Edz(in)o Alexandrine Faucher vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistoĵurnalistoministro vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Léonard Joseph Léon FAUCHER (naskiĝinta la 8-an de septembro 1803 en Limoges, mortinta la 15-an de decembro 1854 en Marseille) estis franca publicisto kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unue li studis arkeologion orientiĝonte post la Franca revolucio de 1830 je ĵurnalistado kaj nacia ekonomio. Li estis redaktoro de »Temps«, de »Currier français« kaj de »Constitutionnel« inter 1830–42 eldonante plurajn naciekonomiajn skribitaĵojn. El ili plej gravis »Études sur l'Angleterre« (1845). En 1846 li iĝis deputito parlamenta kaj voĉdonis tie por la dinastia opozicio. Li ankaŭ fervore subtenis liberan komercon kaj voĉdonreformojn. Post la Franca revolucio de 1848 li elektitis ano de la konstitucidonantaro kaj de la leĝdonantoj kaj balotis same kiel la moderaj respublikanoj. Post la elekto de Napoleono la 3-a je ŝtatprezidanto (10.12.1848) Faucher iĝis ministro pri publika konstruado kaj pri internaj aferoj. Li ankaŭ sukcesis restarigi publikan ordon. Mallonge antaŭ la puĉo de la 2.12.1851 li tute retiriĝis de sur la scenejo politika.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj naciekonomiaj eseoj kolektitis fare de la bofrato Wolowski en »Mélanges d'économie politique et de finance« (1856). Krome menciindas la verko »Recherches sur l'or et sur l'argent« (1843).

Fono[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 351-352, kio legeblas tie ĉi interrete.