Amfipolis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amfipolis
poliso [+]

Supermara alteco73 m [+]
Koordinatoj40° 49′ 26″ N, 23° 50′ 52″ O (mapo)40.82377323.847767Koordinatoj: 40° 49′ 26″ N, 23° 50′ 52″ O (mapo)
Areo414,3 km² (41 430 ha) [+]

Estiĝo-437
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Amfipolis (Grekio)
Amfipolis (Grekio)
DEC
Amfipolis
Amfipolis

Map
Amfipolis
Vikimedia Komunejo:  Amphipolis [+]
vdr
La "Leono de Amfipolis".
Fortikaĵoj kaj ponto de Amfipolis.

Amfipolis (novgreke Αμφίπολη; antikve-greke Ἀμφίπολις, Amfípolis)[1] estas plej bone konata pro grava antikvgreka urboŝtato, kaj poste romia urbo, kies impresaj restaĵoj povas ankoraŭ esti vidataj.

Ĝi estas fama en historio pro eventoj kiaj la batalo inter Spartanoj kaj Atenanoj en 422 a.K., kaj ankaŭ kiel la loko kie Aleksandro la Granda prepariĝis por kampanjoj kondukaj al sia invado de Azio.[2] La tri plej elstaraj generaloj de Aleksandro nome Nearko, Androsteno kaj Laomedon, loĝis en tiu urbo kaj ĝi estas ankaŭ la loko kie, post la morto de Aleksandro, lia edzino Roksano kaj ties juna filo Aleksandro la 4-a estis ekzilita kaj poste murditaj.

Elfosaĵoj en kaj ĉirkaŭ la urbo montris gravajn konstruaĵojn, antikvajn muregojn kaj tombojn, inter kiuj plej ĵuse la nomita Kasta Tombo. La unika kaj bela monumento de la "Leono de Amfipolis" najbare estas populara destinaĵo por vizitantoj.

Nuntempe ĝi estas municipo en la regiono Sereso de Grekio. La sidejo de la municipo estas Rodolivos.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amfípolis: Greece, name, administrative division, geographic coordinates and map. Geographical Names. Alirita 2014-10-22.
  2. "Amphipolis", Ministry of Culture: ISBN 960-214-126-3
  3. Kallikratis law Arkivigite je 2017-07-12 per la retarkivo Wayback Machine Greece Ministry of Interior greke

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]