Mehmet Âkif Ersoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mehmet Âkif Ersoy
Persona informo
Mehmet Akif Ersoy
Naskiĝo 20-an de decembro 1873 (1873-12-20)
en Fatih
Morto 27-an de decembro 1936 (1936-12-27) (63-jaraĝa)
en Istanbulo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cirozo vd
Tombo martira tombejo de Edirnekapı vd
Religio islamo vd
Lingvoj Osmanida turka vd
Ŝtataneco Otomana ImperioTurkio vd
Alma mater liceo Vefa • Halkalı Ziraat Mekteb-i Âlisi vd
Partio Komitato Unio kaj Progreso vd
Subskribo Mehmet Âkif Ersoy
Profesio
Okupo poeto • politikistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Safahat ❦
İstiklâl Marşı vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bildo de Mehmet Âkif Ersoy, la verkinto de la turka nacia himno

Mehmet Âkif Ersoy (naskiĝis en 1873 la 20-an de decembro 1873 en Istanbul, mortis la 27-an de decembro 1936 samloke) estis turka verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post tradicia kleriĝo li studis bestomedicinon ĝis la jaro 1894. Poste li deĵoris en la landlimaj provincoj de la Otomana Imperio. Unue li estis adepto de panislamaj ŝtatkonceptoj malakceptante okcidentajn administrajn filozofiojn, sed finfine ankaŭ li kuniris la movadanojn kies celo estis modernigi Turkion. Li iĝis deputito en la unua parlamento.

Li verkis la tekston de la turka nacia himno, kiu nomiĝas İstiklâl Marşı. Dum la lasta vivotempo li instruis literaturon ĉe la Universitato de Kairo.

Ersoy estis magiisto de formo prenante ekskluzive klasikajn metrojn. Tamen la pritrakto lia de enhavo estas naturalisma kvazaŭ. Gravis religio por li, ĉefe en liaj pli fruaj verkoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Safahat (Fazoj), 1911
  • Süleymaniye Kürsüsü (La pupitro de la moskeo Süleymaniyes), 1911
  • Hakkın Sesleri (Voĉoj de Dio), 1912
  • Fatih Kürsüsünde (Ĉe la ambono de la Fatih-moskeo), 1913
  • Hatıralar (Rememoroj), 1917
  • Âsım, 1919
  • Gölgeler (Ombroj), 1923

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]