Lajos Terényi (ĉefdepartementestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Terényi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1854 (1854-12-17)
en Gyula
Morto 4-an de novembro 1897 (1897-11-04) (42-jaraĝa)
en Békéscsaba
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Lajos Terényi
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Lajos Terényi [lajosx terEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Terényi Lajos estis hungara advokato, parlamentano, ĉefdepartementestro. Lia patro estis Lajos Terényi (subdepartementestro).

Lajos Terényi [1] naskiĝis la 17-an de decembro 1854 en Gyula, li mortis la 4-an de novembro 1897 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Terényi frekventis mezlernejon en Eger, poste li akiris diplomon en Jura Akademio (Nagyvárad) en 1878. Post siaj studoj li estis subnotario en Békés (historia departemento), en 1883 nobela juĝisto. Li edziĝis en 1883, post 3 jaroj li estis nomumita ĉefnotario. En 1888 inundo minacis, tial li ricevis la taskon defendi la departementon kiel komisaro. En la sekva jaro li atingis la postenon ĉefdepartementestro, sed post 2 jaroj li abdikis. Ekde 1892 li estis elektita parlamenta deputito.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Békésvármegye Törvényhatósági Bizottsága által alkotott szabályrendeletek gyűjteménye (Gyula, 1888) - jura kompilado
  • parlamentaj paroladoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]