Ulrich Jung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hulderico Jungo
germana kuracisto
germana kuracisto
Persona informo
Naskiĝo 1478
en Ulm,  Germanio
Morto 18-a de julio 1539
en Aŭgsburgo,  Germanio
Familio
Patro Johann Hans Jung
Frat(in)o Ambrosius Jung (1471-1548)
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Ulriko Jungo (1478-1539) estis germana kuracisto, humanisto, profesoro pri medicino, hebreisto kaj frato de Ambrosius Jung (1471-1548). Li verkis sennombrajn traktaĵojn pri infektaj malsanoj. Li apartenis al tre famaj aŭgsburgaj familioj de kuracistoj, humanistoj, profesoroj kaj patricioj. Lia patro nomiĝis Johann Hans Jung (1425-1505) kaj ankaŭ estis kuracisto kaj lia patrino estis Martha Kärner.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Blazono de aŭgsburga familio de patricioj

En 1507 li estis indikita kiel kuracisto de la urbo Aŭgsburgo kaj persona kuracisto kaj imperia konsilisto de Maksimiliano la 1-a. por kies salajro li ricevis 6 mil guldenojn. Li ankaŭ estis privata kuracisto de la patricia familio de Antono Fugger (1493-1560).

En 1538, la imperiestro Karlo la 5-a omaĝis lin per nobela titolo. Poste li enmembriĝis al la "Collegium Medicum" kie li estis profesoro pri medicinaj sciencoj. Li ankaŭ studis la hebrean kaj klarigis pri la neceso de studo pri la bibliaj tekstoj en la Fakultato pri Teologio. Kune kun sia frato, li estis kun-aŭtoro de la verko "Conclusiones et propositiones universam medicinam", traktaĵo pri infektaj malsanoj. Li asertis ke pomadoj surbaze de hidrargo estis neadekvata por la traktado de la variolo.

Verko[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Ambrosius Jung (1471-1534)
  • Sigmund Grimm (1480-1532)
  • Adolf Occo la 2-a (1494-1572)
  • Konrad Peutinger (1465-1547)