Cante Gabrielli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cante Gabrielli
Persona informo
Naskiĝo
en Gubbio
Morto
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cante GABRIELLICante dei Gabrielli di Gubbio (ĉ. 1260 – ĉirkaŭ 1335) estis itala nobelo kaj kondotiero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cante naskiĝis en Gubbio al pova Gelfa feŭda familio Gabrielli. Li havis kelkajn altajn funkciulajn postenojn kiaj tiu de podestà en nombraj urboj de Toskanio kaj Umbrio (Florenco, Pistoia, Siena, Lucca, Orvieto) kaj estis senjoro de Gubbio, Cantiano kaj de aliaj kasteloj. En 1317 li estis nomumita fare de la papo Johano la 22-a kiel ĉefkomandanto de la armeo de la Katolika Eklezio, je kies estreco li venkis super la Gibelinoj de Assisi kaj Urbino, tiele re-establante la hegemonion de la Papo en centra Italio.

Li estas fama ĉefe ĉar li ekziligis el Florenco Dante Alighieri, la faman poeton, dum li servis kiel podestà de tiu urbo (1301–1302). Dante revenĝis havigante la nomon de Cante maskite al Rubicante, unu el la diabloj Malebranche kiujn la poeto trafas en la bolgia de procesemo, kiel li priskribas en sia majstroverko nome Dia Komedio.

Frederic Leighton ŝajne estis inspirita de lavivo de Cante dei Gabrielli kiam li pentris sian Condottiere (1871-1872), nuntempe ĉe la Birmingham Museum and Art Gallery.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Daniel E. Bornstein. Dino Compagni's Chronicle of Florence. Philadelphia, PA: University of Pennsylvanya Press, 1986
  • Thomas Caldecot Chubb. Dante and his world. Boston, MA: Little, Brown and Company, 1966
  • William Anderson. Dante the maker. Brooklyn, NY: S4N Books, 2010