Csörsz Khell
Csörsz Khell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1953 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Arta Universitato Moholy-Nagy |
Familio | |
Frat(in)o | Zsolt Khell |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • scenografo |
Csörsz Khell [ĉors kel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Khell Csörsz estas hungara dekoraciisto, grafikisto, altlerneja instruisto, arkitekto. Lia frato estas Zsolt Khell.
Csörsz Khell [1] naskiĝis la 21-an de marto 1953 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Csörsz Khell frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitektan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste grafikistan diplomon en Industriarta Altlernejo. Inter 1983 kaj 1985 li apartenis al Teatro Petőfi (Veszprém), poste li planis diversajn grafikaĵojn, dekoraciaĵojn al pluraj teatroj, eĉ en Germanio. Li instruas ankaŭ en Hungara Belarta Universitato. Dum sia vivo li ricevis diversajn premiojn (ankaŭ eksterlande).
Elektitaj teatraj dekoraciaĵoj[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- La ventego (Teatro Katona József, 1999)
- Hamleto (Teatro Csokonai (Debrecen), 1999)
- Makbeto (Teatro Katona József, 2008)
- Epifanio: aŭ kiel vi volas (filia teatro de Gaja Teatro, 2014)
- Somermeznokta sonĝo (Budapeŝta Ŝtata Operejo, 2016)
- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban (Gaja Teatro)
- Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo (Festivalo de Miskolc, 2010)
- Molière: La Avarulo (Teatro Katona József, 1994)
Elektitaj televiziaj filmaj dekoraciaĵoj[redakti | redakti fonton]
- György Spiró: Csirkefej (1993)
- Übü király (1989)
- Lessing: Bölcs Náthán
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- [2]
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- datenoj